Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/644

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malproksimigi vin de via lando, por ke Mi elpelu vin kaj vi pereu. 11 Sed tiun popolon, kiu metos sian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel kaj servos al li, tiun Mi restigos trankvile sur ĝia tero, diras la Eternulo, por prilaboradi ĝin kaj loĝi sur ĝi. 12 2 Kaj al Cidkija, reĝo de Judujo, mi diris tiajn samajn vortojn, nome: Metu vian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel, kaj servu al li kaj al lia popolo, kaj restu vivantaj. 13 Por kio vi volus morti, vi kaj via popolo, de glavo, de malsato, kaj de pesto, kiel la Eternulo decidis pri popolo, kiu ne servos al la reĝo de Babel? 14 Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj diras al vi, ke vi ne servu al la reĝo de Babel; ĉar ili profetas al vi malveraĵon. 15 Ĉar Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo, kaj ili malvere profetas en Mia nomo, por ke Mi elpelu vin, kaj por ke vi pereu, vi kaj la profetoj, kiuj profetas al vi. 16 Kaj al la pastroj kaj al la tuta ĉi tiu popolo mi diris jene: Tiele diras la Eternulo: Ne aŭskultu la vortojn de viaj profetoj, kiuj profetas al vi jene: Jen la vazoj de la domo de la Eternulo nun baldaŭ estos revenigitaj el Babel; ĉar malveraĵon ili profetas al vi. 17 Ne aŭskultu ilin; servu al la reĝo de Babel, por ke vi vivu; por kio ĉi tiu urbo fariĝu dezerto? 18 Se ili estas profetoj kaj se ili havas la vorton de la Eternulo, ili elpetegu de la Eternulo Cebaot, ke la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la reĝo de Judujo kaj en Jerusalem, ne transiru en Babelon. 19 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot pri la kolonoj, pri la maro, pri la bazoj, kaj pri la ceteraj vazoj, kiuj restis en ĉi tiu urbo 20 kaj kiujn ne prenis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kiam li forkondukis Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, el Jerusalem en Babelon, kaj ankaŭ ĉiujn eminentulojn de Judujo kaj Jerusalem; 21 tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la reĝo de Judujo kaj en Jerusalem: 22 En Babelon ili estos forportitaj, kaj tie ili restos, ĝis la tago, kiam Mi rememoros ilin, diras la Eternulo, kaj prenigos kaj reportigos ilin sur ĉi tiun lokon.

1 En tiu sama jaro, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, Ĥananja, filo de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo, antaŭ la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene: 2 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Mi rompos la jugon de la reĝo de Babel; 3 post du jaroj Mi revenigos sur ĉi tiun lokon ĉiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar, reĝo de Babel, prenis de ĉi tiu loko kaj forportis en Babelon. 4 Kaj Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj ĉiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur ĉi tiun lokon, diras la Eternulo; ĉar Mi rompos la jugon de la reĝo de Babel. 5 Tiam la profeto Jeremia respondis al la profeto Ĥananja antaŭ la okuloj de la pastroj, kaj de la tuta popolo, kiu staris en la domo de la Eternulo; 6 kaj la profeto Jeremia diris: Amen, tiel la Eternulo faru; la Eternulo plenumu viajn vortojn, kiujn vi profetis, kaj Li revenigu el Babel sur ĉi tiun lokon la vazojn de la domo de la Eternulo kaj ĉiujn forkondukitojn. 7 Tamen aŭskultu la vorton, kiun mi diros en viajn orelojn kaj en la orelojn de la tuta popolo: 8 La profetoj, kiuj de antikva tempo estis antaŭ mi kaj antaŭ vi, profetis al multaj landoj kaj al grandaj regnoj militon, malfeliĉon, aŭ peston. 9 Se profeto antaŭdiris pacon, tiam post la plenumiĝo de la vorto de la profeto oni ekkonis lin kiel profeton, kiun vere sendis la Eternulo. 10 Kaj la profeto Ĥananja deprenis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia kaj rompis ĝin. 11 Kaj Ĥananja diris antaŭ la okuloj de la tuta popolo jene: Tiele diras la Eternulo: Simile al ĉi tio Mi rompos la jugon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, post du jaroj, deprenante ĝin de la kolo de ĉiuj popoloj. Kaj la profeto Jeremia iris sian vojon. 12 Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la profeto Ĥananja forrompis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia: 13 Iru kaj diru al Ĥananja jene: Tiele diras la Eternulo: Jugon lignan vi rompis,