Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/647

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

21 Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; ĉar kiu alia kuraĝos en sia koro alproksimiĝi al Mi? diras la Eternulo. 22 Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio. 23 3 Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego detruanta; ĝi falos sur la kapon de la malpiuloj. 24 Ne kvietiĝos la flama kolero de la Eternulo, ĝis Li estos farinta kaj ĝis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.

1 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi estos Dio de ĉiuj familioj de Izrael, kaj ili estos Mia popolo. 2 Tiele diras la Eternulo: En la dezerto trovis favoron popolo, kiu restis ne ekstermita de la glavo; Izrael iras al sia trankviliĝo. 3 De malproksime aperis al mi la Eternulo, dirante: Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore. 4 Denove Mi aranĝos vin, kaj vi estos aranĝita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj. 5 Denove vi plantos vinberĝardenojn sur la montoj de Samario; oni plantos kaj ricevos fruktojn. 6 Ĉar venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos: Leviĝu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio. 7 Ĉar tiele diras la Eternulo: Kantu ĝojon al Jakob kaj ĝojkriu antaŭ la kapoj de la nacioj, proklamu, gloru, kaj diru: Savu, ho Eternulo, Vian popolon, la restaĵon de Izrael. 8 Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos ĉi tien. 9 Kun ploro ili venos, kun preĝoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laŭ vojo ĝusta, sur kiu ili ne falpuŝiĝos; ĉar Mi fariĝis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito. 10 Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj, kaj sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru: La disĵetinto de Izrael kolektos lin kaj gardos lin, kiel paŝtanto sian paŝtataron. 11 Ĉar la Eternulo elaĉetis Jakobon kaj liberigis lin el la mano de plifortulo. 12 Kaj ili venos kaj kantos sur la altaĵo de Cion; kaj ili rapidos al la bonaĵoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la ŝafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo estos kiel akvoriĉa ĝardeno, kaj ili ne plu havos malĝojon. 13 Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaŭ junuloj kaj maljunuloj; kaj Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon, Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto. 14 Kaj la animon de la pastroj Mi satigos per grasaĵoj, kaj Mia popolo satiĝos per Miaj bonaĵoj, diras la Eternulo. 15 5 Tiele diras la Eternulo: Voĉo estas aŭdata en Rama, ĝemado kaj maldolĉa plorado: Raĥel priploras siajn filojn, ne volas konsoliĝi pri siaj infanoj, ĉar ili forestas. 16 Tiele diras la Eternulo: Detenu vian voĉon de plorado kaj viajn okulojn de larmoj; ĉar ekzistas rekompenco por via laboro, diras la Eternulo, kaj ili revenos el la lando de la malamiko. 17 Kaj ekzistas espero por via idaro, diras la Eternulo, kaj la filoj revenos en siajn limojn. 18 Mi aŭdis, kiel Efraim diras pentante: Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertiĝos; ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio. 19 Kiam mi konvertiĝis, mi pentis; kaj kiam mi estis punita, mi batis min sur la femurojn; mi hontis kaj mi ruĝiĝis, ĉar mi portas la malhonoron de mia juneco. 20 Ĉu Efraim ne estas Mia kara filo, Mia amata infano? ĉar kion ajn Mi parolis pri li, Mi tamen ankoraŭ rememoras lin; tial Mia interno afliktiĝas pri li; Mi certe korfavoros lin, diras la Eternulo. 21 1 Starigu al vi gvidajn ŝtonojn, aranĝu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laŭ kiu vi iris; revenu, virgulino de Izrael, revenu en ĉi tiujn viajn urbojn. 22 Ĝis kiam vi turnados vin, ho defalinta filino? Ĉar la Eternulo kreis ion novan sur la tero: virino ĉirkaŭos viron. 23 3 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Ankoraŭ oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en ĝiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn: La Eternulo vin benu, ho loĝejo de justeco, sankta monto! 24 Kaj loĝos apud ĝi Jehuda kune kun ĉiuj siaj urboj, la terkultivistoj kaj