Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/651

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj fumiganta farunoferon kaj faranta buĉoferon. 19 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 20 Tiele diras la Eternulo: Se oni povos ĉesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo: 21 tiam povos esti ĉesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu ĉe li filo, reĝanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj. 22 Kiel nekalkulebla estas la armeo de la ĉielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi. 23 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 24 Ĉu vi ne vidas, kiel ĉi tiu popolo parolas kaj diras: La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpuŝis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaŭ ĝi jam ne estus popolo antaŭ ili. 25 Tiele diras la Eternulo: Se Mi ne farus interligon pri tago kaj nokto kaj Miajn leĝojn pri la ĉielo kaj la tero, 26 tiam Mi forpuŝus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; ĉar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj lia tuta militistaro, kaj ĉiuj regnoj de la tero, kiuj estis sub la regado de lia mano, kaj ĉiuj popoloj militis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ ĉiuj ĝiaj urboj: 2 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Iru kaj parolu al Cidkija, reĝo de Judujo, kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos ĉi tiun urbon en la manon de la reĝo de Babel, kaj li forbruligos ĝin per fajro; 3 kaj vi ne saviĝos el lia mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la reĝo de Babel, kaj lia buŝo parolos kun via buŝo, kaj vi iros en Babelon. 4 Tamen aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho Cidkija, reĝo de Judujo: Tiele diras la Eternulo pri vi: Vi ne mortos de glavo; 5 vi mortos en paco; kaj kiel oni faris brulon al viaj patroj, la antaŭaj reĝoj, kiuj estis antaŭ vi, tiel oni faros brulon al vi, kaj oni priploros vin: Ho ve, sinjoro! Ĉar Mi parolis la vorton, diras la Eternulo. 6 Kaj la profeto Jeremia raportis al Cidkija, reĝo de Judujo, ĉiujn tiujn vortojn en Jerusalem, 7 dum la militistaro de la reĝo de Babel militis kontraŭ Jerusalem, kaj kontraŭ ĉiuj restintaj urboj de Judujo, kontraŭ Laĥiŝ kaj kontraŭ Azeka; ĉar ili restis ankoraŭ el la fortikaĵaj urboj de Judujo. 8 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam la reĝo Cidkija faris interligon kun la tuta popolo de Jerusalem, proklamante al ili liberecon; 9 ke ĉiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco. 10 Kaj obeis ĉiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aliĝis al la interligo, por ke ĉiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj forliberigis. 11 Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la sklavinojn, kiujn ili forliberigis, kaj devigis ilin fariĝi sklavoj kaj sklavinoj. 12 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 13 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Mi faris interligon kun viaj patroj en la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco, dirante: 14 En ĉiu sepa jaro forliberigu ĉiu sian fraton Hebreon, kiu estas vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn, kaj permesu al li foriri de vi tute libera; sed viaj patroj ne aŭskultis Min kaj ne alklinis sian orelon. 15 Nun vi pentis, kaj faris bonon antaŭ Miaj okuloj, proklamante liberecon unu por la alia, kaj vi faris interligon antaŭ Mi en la domo, kiu estas nomata per Mia nomo; 16 sed vi ŝanĝiĝis, kaj malsanktigis Mian nomon, kaj reprenis al vi ĉiu sian sklavon kaj sian sklavinon, kiujn vi forliberigis, ke ili estu memstaraj, kaj vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj. 17 Tial tiele diras la Eternulo: Vi ne obeis Min, ke vi proklamu liberecon ĉiu al sia frato kaj unu al la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo, pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por ĉiuj