Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/659

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kolero elverŝiĝos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi fariĝos objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne plu vidos ĉi tiun lokon. 19 Pri vi, ho restaĵo de Jehuda, la Eternulo parolis: Ne iru en Egiptujon; sciu, ke Mi avertis vin hodiaŭ. 20 Vi fariĝis kulpaj kontraŭ viaj propraj animoj; ĉar vi sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante: Preĝu por ni al la Eternulo, nia Dio, kaj ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio, sciigu al ni, por ke ni tion faru. 21 Kaj mi sciigis al vi hodiaŭ, sed vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio, nek ĉion, kun kio Li sendis min al vi; 22 sciu do, ke vi mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, sur la loko, kien vi volas iri, por tie ekloĝi.

1 Kiam Jeremia finis antaŭ la tuta popolo la raportadon pri ĉiuj vortoj de la Eternulo, ilia Dio, pri ĉiuj vortoj, kun kiuj la Eternulo, ilia Dio, sendis lin al ili, 2 tiam Azarja, filo de Hoŝaja, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj malhumilaj homoj diris al Jeremia: Malveron vi parolas; la Eternulo, nia Dio, ne sendis vin, por diri: Ne iru en Egiptujon, por tie ekloĝi; 3 sed nur Baruĥ, filo de Nerija, instigas vin kontraŭ ni, por transdoni nin en la manojn de la Ĥaldeoj, por ke ili mortigu nin aŭ transloĝigu nin en Babelon. 4 Tiamaniere Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kaj la tuta popolo, ne obeis la voĉon de la Eternulo, por resti en la lando Juda. 5 Kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj prenis la tutan restaĵon de la Judoj, kiuj revenis el ĉiuj nacioj, kien ili estis dispelitaj, por loĝi en la lando Juda: 6 la virojn, la virinojn, la infanojn, la reĝidinojn, kaj ĉiujn, kiujn Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis kun Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, kaj la profeton Jeremia, kaj Baruĥon, filon de Nerija. 7 Kaj ili iris en la landon Egiptan, ne obeante la voĉon de la Eternulo, kaj venis ĝis Taĥpanĥes. 8 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia en Taĥpanĥes, dirante: 9 Prenu en vian manon grandajn ŝtonojn, kaj antaŭ la okuloj de la Judaj viroj kaŝu ilin en la kalko en la brikfarejo, kiu troviĝas ĉe la enirejo de la domo de Faraono en Taĥpanĥes; 10 kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi sendos, kaj venigos Nebukadnecaron, reĝon de Babel, Mian servanton, kaj Mi starigos lian tronon supre de ĉi tiuj ŝtonoj, kiujn Mi kaŝis, kaj li starigos sur ili sian tendon. 11 Kaj li venos, kaj frapos la landon Egiptan: kiu estas destinita al la morto, tiu ricevos la morton; kiu estas destinita al kaptiteco, tiu iros en kaptitecon; kaj kiu estas destinita al glavo, tiun trafos glavo. 12 Kaj Mi ekbruligos fajron en la domoj de la dioj de Egiptujo, kaj ĝi bruligos ilin kaj forkaptos. Kaj li ĉirkaŭkovros sin per la havo de la lando Egipta, kiel paŝtisto kovras sin per sia vesto, kaj li eliros el tie bonstate. 13 Kaj li rompos la statuojn de la templo de la suno en la lando Egipta, kaj la domojn de la dioj de Egiptujo li forbruligos per fajro.

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri ĉiuj Judoj, kiuj loĝas en la lando Egipta, kiuj loĝas en Migdol, en Taĥpanĥes, en Nof, kaj en la lando Patros: 2 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Vi vidis la tutan malbonon, kiun Mi venigis sur Jerusalemon kaj sur ĉiujn urbojn de Judujo; jen ili estas nun dezertaj, kaj neniu loĝas en ili, 3 pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris, kolerigante Min, irante incensi kaj servi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili, nek vi, nek viaj patroj. 4 Mi sendis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante: Ne faru tiun abomenindan aferon, kiun Mi malamas. 5 Sed ili ne obeis, kaj ne alklinis sian orelon, por deturni sin de siaj malbonagoj, por ne incensi al aliaj dioj. 6 Pro tio elverŝiĝis Mia indigno kaj kolero, kaj ĝi ekbrulis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kaj ili ruiniĝis kaj dezertiĝis, kiel oni nun vidas. 7 Kaj nun tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael: Kial vi faras grandan malbonon al viaj propraj animoj, por ke ekstermiĝu ĉe vi viroj kaj virinoj, infanoj kaj suĉinfanoj en Judujo, por ke nenio restu ĉe vi? 8 Kial vi kolerigas Min per la faroj de viaj manoj, incens-