Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/694

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizaĝo sin tiras. 17 Mi plaŭdos per Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi, la Eternulo, tion diris. 18 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 19 Vi, ho filo de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la reĝo de Babel; ambaŭ devas eliri el unu lando; elektu lokon sur la ĉefa vojo, elektu urbon. 20 Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon. 21 Ĉar la reĝo de Babel haltis ĉe la disvojiĝo, ĉe la komenco de du vojoj; por ricevi antaŭdirojn, li ĵetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton. 22 Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la buŝon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraŭ la pordegojn, ŝuti remparon, konstrui bastionon. 23 Sed tio aperas al ili kiel antaŭdiro malvera, ili faras ĵurojn, kaj li rememorigas la krimojn, por ke ili estu kaptitaj. 24 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en ĉiuj viaj agoj ― pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano. 25 Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi liaj krimoj ― 26 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altiĝos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltiĝos. 27 Mi forigos, forigos, forigos ĝin; kaj ĝi ne ekzistos, ĝis venos tiu, kiu havas rajton je ĝi, kaj al li Mi ĝin donos. 28 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru: Glavo, glavo estas nudigita por buĉado, akrigita por ekstermado, ke ĝi brilu; 29 pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antaŭdiras al vi mensogaĵon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi iliaj krimoj. 30 Remetu ĝin en ĝian ingon. Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskiĝo, Mi juĝos vin. 31 Kaj Mi elverŝos sur vin Mian indignon, Mi blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj. 32 Vi fariĝos manĝaĵo por la fajro; via sango elverŝiĝos en la lando; oni ne rememoros vin; ĉar Mi, la Eternulo, tion diris.

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ĉu vi, ho filo de homo, volas juĝi la urbon de sango kaj montri al ĝi ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn? 3 Diru, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho urbo, kiu elverŝas sangon en sia mezo, por ke venu ĝia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por malpuriĝi! 4 Per la sango, kiun vi elverŝis, vi kulpiĝis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpuriĝis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindaĵo inter la nacioj kaj mokataĵo por ĉiuj landoj. 5 Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon. 6 Jen la estroj de Izrael, ĉiu el ili laŭ sia potenco, estis ĉe vi, por verŝi sangon. 7 Patron kaj patrinon oni malŝatis ĉe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustaĵon ĉe vi. 8 Miajn sanktaĵojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis. 9 Kalumniantoj estis ĉe vi, por verŝi sangon; sur la montoj oni manĝis ĉe vi, malĉastaĵojn oni faris meze de vi. 10 Nudaĵon de patro oni malkovris ĉe vi, perfortis virinon dum ŝia monataĵo. 11 Oni faris abomenindaĵon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malĉastaĵo, oni perfortis ĉe vi sian fratinon, filinon de sia patro. 12 Subaĉeton oni prenis ĉe vi, por verŝi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 13 Kaj jen Mi interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la verŝado de sango, kiu estis meze de vi. 14 Ĉu via koro rezistos, kaj ĉu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraŭ vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros. 15 Kaj