Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/696

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el Ĥaldeujo, ilia naskiĝlando, 16 tiam ŝi volupte ekamis ilin, kiam ŝi vidis ilian bildon, kaj ŝi sendis al ili senditojn en Ĥaldeujon. 17 Kaj la Babelanoj venis al ŝi, por ame kuŝi kun ŝi, kaj ili malpurigis ŝin per sia malĉastaĵo, kaj ŝi malpuriĝis per ili; kaj poste ŝia animo trosatiĝis de ili. 18 Kaj kiam ŝia malĉastado kaj ŝia hontindeco fariĝis tro malkaŝa, tiam Mia animo tediĝis de ŝi, kiel Mia animo tediĝis de ŝia fratino. 19 Sed ŝi malĉastadis ĉiam pli, rememorante la tagojn de sia juneco, kiam ŝi malĉastadis en la lando Egipta. 20 Kaj ŝi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas kiel elfluo de ĉevaloj. 21 Kaj vi ripetis la malĉastadon de via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj. 22 Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi instigos kontraŭ vin viajn amistojn, de kiuj via animo tediĝis, kaj Mi venigos ilin sur vin de ĉirkaŭe: 23 la Babelanojn, kaj ĉiujn Ĥaldeojn el Pekod, el Ŝoa, kaj el Koa, kune kun ĉiuj filoj de Asirio, la ĉarmajn junulojn, la estrojn kaj urboregantojn, la potenculojn kaj eminentulojn, ĉiujn lertajn rajdistojn. 24 Kaj ili venos kontraŭ vin kun hakiloj, sur ĉevaloj kaj sur ĉaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili ĉirkaŭos vin de ĉiuj flankoj en kirasoj, kun ŝildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia juĝo, kaj ili juĝos vin laŭ sia maniero. 25 Kaj Mi direktos kontraŭ vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili detranĉos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restaĵo falos de glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via restaĵo estos ekstermita per fajro. 26 Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn ornamaĵojn. 27 Kaj Mi faros finon al via malĉastado kaj al viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi ne plu levos al ili viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu rememoros. 28 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tediĝis. 29 Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos ĉion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkaŝiĝos la nudeco de via malĉastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malĉastaĵoj. 30 Tio estos farita al vi pro tio, ke vi malĉastis laŭ la ekzemplo de la nacioj kaj malpurigis vin per iliaj idoloj. 31 Vi iris laŭ la vojo de via fratino, tial Mi donos ŝian kalikon en vian manon. 32 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj larĝan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti. 33 Vi fariĝos plena de ebrieco kaj malĝojo, ĉar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario. 34 Kaj vi eltrinkos ĝin ĝisfunde, kaj vi ĉirkaŭlekos ĝiajn rompopecetojn, kaj vi disŝiros vian bruston; ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 35 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forĵetis Min malantaŭ vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malĉastaĵoj. 36 Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo! ĉu vi volas juĝi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindaĵojn? 37 Ĉar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel manĝaĵon por ili. 38 Ankoraŭ ĉi tion ili faris al Mi: ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; 39 kaj, buĉinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi ĝin; jen tiel ili agis en Mia domo. 40 Ili ankaŭ sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamaĵoj, 41 kaj sidiĝis sur luksa lito, antaŭ kiu estis aranĝita tablo, kaj sur ĝin vi metis Mian incenson kaj Mian oleon. 42 Kaj tie estis aŭdata ĝojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaŭ ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn. 43 Mi diris pri la maljuniĝinta en adultado: Ŝi alkutimiĝis al la mal-