Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/700

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercaĵoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke. 16 Sirio prenadis de vi komerce la multon de viaj faritaĵoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn ŝtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili alportadis al via komercejo. 17 Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon. 18 Damasko donadis al vi komerce kontraŭ la multo de viaj faritaĵoj multe da diversaj valoraĵoj, vinon el Ĥelbon, kaj plej blankan lanon. 19 Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo ŝtalaĵojn, kasion, kaj bonodoran kanon. 20 Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado. 21 Arabujo kaj ĉiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn, ŝafojn, kaj kaprojn kontraŭ viaj komercaĵoj. 22 La komercistoj el Ŝeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromaĵojn, ĉiajn multekostajn ŝtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo. 23 Ĥaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el Ŝeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi; 24 ili komercis kun vi per belegaj ŝtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj ŝtofoj, ĉirkaŭligitaj per ŝnuroj kaj cedrokovritaj. 25 Ŝipoj el Tarŝiŝ estis la ĉefaj en via komercado; kaj vi fariĝis tre riĉa kaj honorata sur la maro. 26 Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro. 27 Viaj riĉaĵoj, viaj komercaĵoj, viaj foiraĵoj, viaj ŝipanoj kaj viaj ŝipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, ĉiuj militistoj, kiuj estas ĉe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas ĉe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo. 28 De la laŭta kriado de viaj ŝipestroj ekskuiĝos viaj ĉirkaŭaĵoj. 29 Kaj de siaj ŝipoj malsupreniros ĉiuj remistoj, la ŝipanoj, ĉiuj ŝipestroj, kaj stariĝos sur la tero, 30 kaj ili laŭte krios pri vi, kaj ploros maldolĉe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro; 31 kaj ili faros al si pro vi kalvaĵon, ĉirkaŭzonos sin per sakaĵo, kaj ploros pri vi kun maldolĉa koro maldolĉan ploron. 32 Kaj en sia ĝemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros: Kiu iam fariĝis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro? 33 Kiam viaj komercaĵoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj riĉaĵoj kaj viaj komercaĵoj vi riĉigadis la reĝojn de la tero. 34 Sed kiam sur la maroj vi estis ĵetegata en la profundon de la akvo, falis ĉe vi via komercado kaj via tuta homomulto. 35 Ĉiuj loĝantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj reĝoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizaĝo. 36 La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos.

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke via koro fieriĝis, kaj vi diris: Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio; 3 kvazaŭ vi estus pli saĝa ol Daniel kaj nenio estus kaŝita antaŭ vi; 4 kvazaŭ per via saĝeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj arĝenton en vian trezorejon; 5 kvazaŭ per via granda saĝeco en via komercado vi grandigus vian riĉecon, kaj via koro fieriĝis pro via riĉeco: 6 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar vi rigardas vian koron kiel koron de dio, 7 tial jen Mi venigos kontraŭ vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraŭ la belaĵojn de via saĝeco kaj malaperigos vian brilon. 8 En pereon ili puŝos vin, kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de buĉitoj. 9 Ĉu antaŭ via mortiganto vi diros: Mi estas dio; dum vi estas ne dio, sed homo en la mano de via mortiganto? 10 Per morto de necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj; ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 12 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la reĝo de Tiro, kaj diru al li: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi estas sigelo de perfekteco, plena de saĝo kaj plej alta grado de beleco. 13 Vi