Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/708

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ekkonos Min ĉe ili, kiam Mi juĝos vin. 12 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, aŭdis ĉiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante: Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin. 13 Vi faris vin grandaj antaŭ Mi per via buŝo, kaj vi multe parolis kontraŭ Mi; Mi tion aŭdis. 14 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam la tuta tero ĝojos, Mi faros vin dezerto. 15 Kiel vi ĝojis pri la heredaĵo de la domo de Izrael, kiam ĝi dezertiĝis, tiel Mi agos kun vi: vi fariĝos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

1 Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru: Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Eternulo! 2 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar la malamiko diras pri vi: Ha, ha! ankaŭ la eternaj altaĵoj fariĝis niaj posedaĵoj; 3 tial profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ĝuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de ĉiuj flankoj, por ke vi fariĝu heredaĵo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias, 4 tial, ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj fariĝis rabataĵo kaj mokataĵo por la aliaj nacioj ĉirkaŭe; 5 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora ĝojo kaj kun mokado, por prirabi ĝiajn produktaĵojn; 6 tial profetu pri la lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas malhonoron de la nacioj; 7 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ĵuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, suferos malhonoron; 8 sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn branĉojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; ĉar ili baldaŭ venos. 9 Ĉar jen Mi venos al vi, Mi turnos Mian vizaĝon al vi, kaj vi estos prilaborataj kaj prisemataj; 10 kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan domon de Izrael, ilin ĉiujn; kaj la urboj fariĝos loĝataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj; 11 Mi aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multiĝos kaj fruktoriĉiĝos; kaj Mi faros vin loĝataj, kiel en via antaŭa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 12 Mi venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia heredaĵo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin. 13 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke oni diras al vi: Vi formanĝas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon ― 14 pro tio vi nun ne plu manĝos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo. 15 Kaj Mi ne plu aŭdigos kontraŭ vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo. 16 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 17 Ho filo de homo! la domo de Izrael, loĝante sur sia tero, malpurigis ĝin per sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpuraĵo de virino dum ŝia monataĵo estis antaŭ Mi ilia konduto. 18 Kaj Mi elverŝis sur ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili verŝadis sur la teron, kaj pro tio, ke ili malpurigadis ĝin per siaj idoloj; 19 kaj Mi disĵetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi faris juĝon kontraŭ ili. 20 Kaj ili aliĝis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili: Ĉu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando? 21 Sed Mi domaĝis Mian sanktan nomon, kiun la domo de Izrael malsanktigis inter la nacioj, kien ili venis. 22 Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis. 23 Kaj