Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/710

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tomboj, ho Mia popolo. 14 Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi reviviĝos, kaj Mi aranĝos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo. 15 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 16 Vi, ho filo de homo, prenu al vi lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jehuda, kaj de la Izraelidoj, aliĝintaj al li. Poste prenu ankoraŭ unu lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jozef, ligno de Efraim, kaj de la tuta domo de Izrael, kiu aliĝis al li. 17 Kaj aligu ilin al vi unu al la alia kiel unu lignon, ke ili fariĝu unu en via mano. 18 Kaj kiam la filoj de via popolo demandos vin: Ĉu vi ne klarigos al ni, kion tio signifas ĉe vi? 19 tiam diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la lignon de Jozef, kiu estas en la manoj de Efraim kaj de la triboj de Izrael, kiuj aliĝis al li; kaj Mi aligos ĝin kun ili al la ligno de Jehuda, kaj Mi faros ilin unu ligno, kaj ili estos unu en Mia mano. 20 Kaj la lignoj, sur kiuj vi estos skribinta, estu en via mano antaŭ iliaj okuloj. 21 Kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaŭe kaj venigos ilin en ilian landon. 22 Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu reĝo estos reĝo por ili ĉiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn. 23 Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el ĉiuj iliaj loĝlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. 24 Kaj Mia servanto David estos reĝo super ili, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili observos kaj plenumos. 25 Kaj ili loĝos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu loĝis viaj patroj; kaj ili loĝos en ĝi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne. 26 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; ĝi estos eterna interligo kun ili; Mi aranĝos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne. 27 Kaj Mi loĝos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 28 Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, ĉar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Gog, en la lando Magog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal, kaj profetu pri li; 3 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Gog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal. 4 Kaj Mi vagigos vin, Mi metos buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, ĉevalojn kaj rajdistojn, ĉiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun ŝildoj, kun glavo en la mano; 5 Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, ĉiujn kun ŝildoj kaj kaskoj; 6 Gomeron kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj; multaj popoloj estos kun vi. 7 Pretigu vin kaj aranĝu vin, vi kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kolektiĝis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto. 8 Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj ĉiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta loĝas ekster danĝero. 9 Kaj vi leviĝos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj ĉiuj viaj taĉmentoj kaj la multaj popoloj kun vi. 10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn. 11 Kaj vi diros: Mi iros kontraŭ la landon nebaritan, mi iros kontraŭ la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili loĝas ekster danĝero, kiuj loĝas ĉiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn; 12 por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptaĵon, kaj metu la manon sur la denove loĝatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj