Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/718

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

23 Mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, inter malpuraĵo kaj puraĵo. 24 En disputa afero ili stariĝu por juĝi, kaj ili juĝu laŭ Mia juro; Mian instruon kaj Miajn leĝojn pri ĉiuj Miaj festoj ili observu, kaj Miajn sabatojn ili tenu sankte. 25 Al homo mortinta ili ne aliru, por ne fariĝi malpura; nur por la patro aŭ la patrino, por filo aŭ filino, por frato aŭ needzinigita fratino ili povas sin malpurigi. 26 Kaj kiam tia pastro repuriĝos, oni kalkulu al li sep tagojn. 27 Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 28 Kaj ilia heredaĵo estu tio, ke Mi estas ilia heredaĵo; terposedaĵon ne donu al ili en Izrael: Mi estas ilia posedaĵo. 29 La farunoferojn, pekoferojn, kaj kulpoferojn ili manĝu; kaj ĉio anatemita en Izrael apartenu al ili. 30 Kaj la unuaaĵo el ĉio unuenaskita, kaj ĉiaj oferdonoj el ĉiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj la unuaaĵon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu super via domo. 31 Ĉian kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon el la birdoj aŭ el la brutoj la pastroj ne manĝu.

1 Kiam vi lote dividos la teron en heredaĵojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la larĝon de dek mil; tiu loko estu sankta en ĉiuj siaj limoj ĉirkaŭe. 2 El ĝi devas esti por la sanktejo kvadrato de kvincent mezuroj ĉiuflanke, kaj kvindek ulnoj ĉirkaŭe kiel libera placo por ĝi. 3 Per tiu mezuro mezuru la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil; sur tiu loko estos la sanktejo, la plejsanktaĵo. 4 La cetera parto de la sankta tero apartenu al la pastroj, kiuj servas en la sanktejo, kiuj alproksimiĝas al la Eternulo, por servi al Li; ĝi estu por ili kiel loko por domoj, kaj estu konsekrita al la sanktejo. 5 Dudek kvin mil ulnoj da longo kaj dek mil ulnoj da larĝo estu por la Levidoj, kiuj servas en la domo; dudek ĉambroj estu tie ilia posedaĵo. 6 Kaj kiel posedaĵon de la urbo apartigu kvin mil da larĝo kaj dudek kvin mil da longo kontraŭ la sankta terpeco: ĝi apartenu al la tuta domo de Izrael. 7 Kaj al la princo donu parton ambaŭflanke apud la sankta terpeco kaj apud la urba posedaĵo, sur la okcidenta flanko okcidenten kaj sur la orienta flanko orienten; ĝia longo devas esti tia sama, kiel de unu el tiuj partoj de la okcidenta limo ĝis la orienta. 8 Tio estos lia tero, lia terposedaĵo en Izrael, por ke Miaj princoj ne plu premu Mian popolon; kaj la ceteran teron oni donu al la domo de Izrael laŭ iliaj triboj. 9 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Sufiĉe estas por vi, ho princoj de Izrael; forigu la perfortadon kaj rabadon, agu juste kaj virte, ĉesigu vian persekutadon kontraŭ Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo. 10 Ĝusta pesilo, ĝusta ŝutmezurilo, kaj ĝusta verŝmezurilo estu ĉe vi. 11 La efo kaj la bat'o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat'o entenu dekonon de ĥomero kaj la efo ankaŭ dekonon de ĥomero: laŭ la ĥomero oni fiksu ilian amplekson. 12 La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min'o. 13 Jen estas la oferdono, kiun vi devas alportadi: sesono de efo el ĥomero da tritiko, kaj sesono de efo el ĥomero da hordeo. 14 Kaj la leĝo pri la oleo estas: bat'o da oleo; bat'o estas dekono de kor'o; dek bat'oj faras ĥomeron, ĉar ĥomero entenas dek bat'ojn. 15 Kaj unu ŝafidon oni donu el ducento da ŝafoj de paŝtejo de Izrael. Tio estos farunofero, brulofero, kaj pacofero, por pekliberigo por ili, diras la Sinjoro, la Eternulo. 16 La tuta popolo de la lando alportadu tian oferdonon al la princo de Izrael. 17 Kaj la princo devas zorgi pri la bruloferoj, farunofero, kaj verŝofero en la festoj, monatkomencoj, kaj sabatoj, en ĉiuj festoj de la domo de Izrael; li devas alportadi la pekoferon, la farunoferon, la bruloferon, kaj la pacoferon, por atingi pekliberigon por la domo de Izrael. 18 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la unua tago de la unua monato prenu sendifektan bovidon, kaj pekliberigu la sanktejon. 19 Kaj la pastro prenu iom el la sango de la