Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/728

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al liaj altranguloj, en la salonon de la festeno eniris la reĝino. La reĝino ekparolis, kaj diris: Ho reĝo, vivu eterne! Ne konsternu vin viaj pensoj, kaj ne ŝanĝiĝu via vizaĝaspekto. 11 En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj saĝon, similan al la saĝo de la dioj; kaj la reĝo Nebukadnecar, via patro, la reĝo mem, via patro, faris lin ĉefo de la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj; 12 ĉar en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi sonĝojn, komentarii sentencojn, kaj malkaŝi kaŝitaĵojn. Tio estas Daniel, al kiu la reĝo donis la nomon Beltŝacar. Tial oni voku Danielon, kaj li klarigos la signifon. 13 Tiam oni alkondukis Danielon antaŭ la reĝon; kaj la reĝo ekparolis, kaj diris al Daniel: Ĉu vi estas Daniel, unu el la forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la reĝo, venigis el Judujo? 14 Mi aŭdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara saĝo troviĝas en vi. 15 Nun estis alkondukitaj al mi la saĝuloj kaj magiistoj, por tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon; sed ili ne povis klarigi al mi la sencon de ĉi tiuj vortoj. 16 Sed mi aŭdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkaŝi kaŝitaĵon. Tial, se vi povas tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno. 17 Tiam Daniel respondis kaj diris al la reĝo: Viaj donacoj restu ĉe vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la reĝo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon. 18 Ho reĝo! Dio la Plejalta donis al vi patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron. 19 Pro la potenco, kiun Li donis al li, ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaŭ li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis. 20 Sed kiam lia koro fieriĝis kaj lia spirito malhumiliĝis, li estis deĵetita el sia reĝa trono kaj senigita je sia gloro; 21 kaj li estis elpuŝita el meze de la homoj, kaj lia koro fariĝis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovaĝaj azenoj; li manĝis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la ĉielo; ĝis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donis ĝin al tiu, al kiu Li volas. 22 Vi, lia filo, ho Belŝacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis ĉion tion; 23 sed vi levis vin kontraŭ la Reganton de la ĉielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn arĝentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn, kiuj ne vidas, ne aŭdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj ĉiuj viaj vojoj, vi ne gloris. 24 Pro tio estas sendita de Li la mano kaj skribita ĉi tiu surskribo. 25 Jen estas la surskribo, kiu estas desegnita: MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN. 26 Jen estas la signifo de la vortoj: MENE: Dio kalkulis la tempon de via reĝado kaj metis al ĝi finon; 27 TEKEL: vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza; 28 PERES: via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj. 29 Tiam laŭ ordono de Belŝacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran ĉenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en la regno. 30 En tiu sama nokto Belŝacar, reĝo de la Ĥaldeoj, estis mortigita. 31 Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la aĝon de sesdek du jaroj.

1 Kaj Dario bonvolis starigi super sia regno cent dudek satrapojn, por administri lian tutan regnon; 2 kaj super ili tri ĉefajn estrojn, inter kiuj estis ankaŭ Daniel, por ke la satrapoj donadu al li kalkulraportojn, kaj por ke la reĝo ne havu malprofiton. 3 Sed Daniel superis la aliajn ĉefajn estrojn kaj satrapojn, ĉar li havis eksterordinaran saĝon; kaj la reĝo havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno. 4 Tiam la ĉefaj estroj kaj la satrapoj komencis serĉi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; ĉar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo