Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/734

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

regos; lia potenco estos granda. 6 Sed post kelke da jaroj ili kuniĝos inter si; kaj la filino de la suda reĝo venos al la norda reĝo, por aranĝi la aferon inter ili; sed ŝi ne retenos la forton en sia mano, kaj ankaŭ li kun sia forto ne restos; ŝi kaj ŝiaj akompanantoj kaj ŝia infano kaj ŝia kelktempa fortiganto estos transdonitaj. 7 Tamen el ŝia trunko aperos branĉo, venos kun militistaro, venos al la fortikaĵo de la norda reĝo, kaj venkos. 8 Ankaŭ iliajn diojn, kun iliaj statuoj, kaj kun iliaj grandvaloraj vazoj arĝentaj kaj oraj, li forportos en Egiptujon, kaj por kelke da jaroj li restos malproksima de la norda reĝo. 9 Ĉi tiu iros al la regno de la suda reĝo, sed revenos en sian landon. 10 Poste liaj filoj sin armos kaj kolektos grandan militistaron; kaj unu iros rapide, disverŝiĝos kiel inundo, kaj denove faros militon ĝis lia fortikaĵo. 11 Tiam la suda reĝo indignos, eliros kaj militos kontraŭ li, kontraŭ la norda reĝo, kaj starigos grandan homomulton, kaj tiu homamaso estos transdonita en lian manon. 12 Li forkondukos tiun homamason, kaj fieriĝos lia koro; sed kvankam li venkos multajn milojn, li tamen ne fariĝos pli forta. 13 La norda reĝo denove starigos homomulton, pli grandan ol la antaŭa, kaj post kelka tempo li eliros kun granda militistaro kaj kun granda riĉeco. 14 En tiu tempo multaj stariĝos kontraŭ la suda reĝo, kaj malkvietaj filoj de via popolo leviĝos, por ke plenumiĝu la profetaĵo, sed ili falos. 15 Kaj venos la norda reĝo, ŝutaranĝos remparon, kaj venkoprenos la fortikigitan urbon; kaj la forto de la sudo ne povos kontraŭstari, kaj ĝia plej bona militistaro ne havos forton, por rezisti. 16 Kaj ĉiu, kiu venos al li, faros tion, kion li postulos, neniu povos kontraŭstari al li; li stariĝos en la plej bela lando, kaj pereigos ĝin per sia mano. 17 Kaj li intencos veni kun la potenco de sia tuta regno kaj kun siaj bravuloj, kaj li tion faros; kaj la urbo de virinoj estos donita al li por ekstermi; kaj ĝi ne povos kontraŭstari; sed ĝi ankaŭ ne fariĝos lia. 18 Kaj li direktos sian vizaĝon al la insuloj kaj venkoprenos multajn; sed unu princo ĉesigos lian malhonoradon, ke li ne plu malhonoru. 19 Tiam li denove turnos sin al la fortikaĵoj de sia lando; sed li falpuŝiĝos, falos, kaj oni lin jam ne trovos. 20 Sur lia loko stariĝos tia, kiu sendos impostiston tra la tuta glora regno; sed post kelke da tagoj li pereos, kvankam ne per kolero kaj ne per batalo. 21 Sur lia loko stariĝos homo malestimata, sur kiun oni ne metos la reĝan ornamon; sed li venos kun trankvileco, kaj ekposedos la regnon per flataĵoj. 22 Kaj la dronigantaj taĉmentegoj estos dronigitaj kaj frakasitaj de li, kaj ankaŭ la princo, kun kiu estis farita la interligo. 23 Kaj post la interamikiĝo li faros kontraŭ li malicaĵon, iros, kaj superfortos lin per malmulte da homoj. 24 En la pacajn kaj plej bonstatajn urbojn de la lando li venos, kaj faros tion, kion ne faris liaj patroj nek liaj prapatroj; la kaptaĵon, rabaĵon, kaj havaĵon li disĵetos; kaj li direktos siajn intencojn kontraŭ la fortikigitajn urbojn, sed nur ĝis certa tempo. 25 Poste li ekscitos sian forton kaj sian koron kontraŭ la reĝon sudan kun grandega militistaro, kaj la suda reĝo eliros milite kun granda kaj tre forta militistaro; sed li ne eltenos, ĉar estos faritaj atencoj kontraŭ li. 26 Tiuj, kiuj manĝas ĉe lia tablo, pereigos lin, kaj lia armeo disverŝiĝos, kaj falos multe da mortigitoj. 27 Ambaŭ reĝoj havos en sia koro malbonajn intencojn, kaj ĉe la sama tablo ili parolos malveraĵon; sed ili ne sukcesos, ĉar la fino estas ankoraŭ prokrastita ĝis certa tempo. 28 Li iros returne al sia lando kun granda havaĵo, kaj kun intencoj kontraŭ la sankta interligo; kaj li plenumos, kaj venos en sian landon. 29 En difinita tempo li denove iros suden; sed la lasta fojo ne estos tia, kiel la unua. 30 Ĉar venos kontraŭ lin ŝipoj de la Kitidoj, kaj li perdos la kuraĝon; kaj li denove fariĝos kolera kontraŭ la sankta interligo, kaj denove agos kaj interkonsentos kun la forlasintoj de la sankta interligo. 31 Helpantoj estos starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan sanktejon, ĉesigos la ĉiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan ruinigon. 32 Tiujn, kiuj malbonagas kontraŭ la interligo, li allogos per flataĵoj. Sed la homoj, kiuj