Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/737

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta. 16 En tiu tempo, diras la Eternulo, ŝi nomos Min: Mia edzo; ŝi ne plu nomos Min: Mia mastro. 17 Mi forigos de ŝia buŝo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laŭ ilia nomo. 18 Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la ĉielo, kaj kun la rampaĵoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdanĝere. 19 Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam, Mi fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco. 20 Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon. 21 En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la ĉielon, kaj ĝi favoros la teron; 22 kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj ĉi tiuj favoros Jizreelon. 23 Mi faros ŝin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros: Vi estas Mia popolo; kaj ĝi diros: Vi estas mia Dio.

1 Kaj la Eternulo diris al mi plue: Iru, kaj komencu amaĵon kun virino, kiun amas ŝia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn. 2 Kaj mi akiris ŝin al mi per dek kvin arĝentaj moneroj kaj ĥomero kaj duono da hordeo. 3 Kaj mi diris al ŝi: Longan tempon restu ĉe mi; ne malĉastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi. 4 Ĉar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen reĝo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj; 5 poste la Izraelidoj returnos sin, kaj serĉos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian reĝon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

1 Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; ĉar la Eternulo havas juĝan disputon kun la loĝantoj de la tero; ĉar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio. 2 Malbenado kaj trompado, mortigado, ŝtelado, kaj adultado tre disvastiĝis, kaj sangoverŝo sekvas sangoverŝon. 3 Pro tio ekploros la tero, kaj malfeliĉo trafos ĉiujn ĝiajn loĝantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo; eĉ la fiŝoj de la maro malaperos. 4 Sed neniu malpacu, neniu riproĉu; via popolo estas kiel insultantoj de pastro. 5 Vi falos meze de la tago, kaj ankaŭ la profeto falos kun vi en la nokto; kaj Mi pereigos vian patrinon. 6 Mia popolo pereos pro tio, ke ĝi ne havas scion. Ĉar vi forpuŝis la scion, tial Mi vin forpuŝos, ke vi ne plu estu Mia pastro. Ĉar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaŭ Mi forgesos viajn infanojn. 7 Ju pli ili multiĝas, des pli ili pekas kontraŭ Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco. 8 Per la pekoj de Mia popolo ili sin nutras, kaj al ĝia malpieco strebas ilia animo. 9 Kaj fariĝos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj: Mi punos ĝin pro ĝia konduto, kaj Mi repagos al ĝi pro ĝiaj agoj. 10 Ili manĝos kaj ne satiĝos, ili malĉastos kaj ne disvastiĝos; ĉar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin. 11 Malĉastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton. 12 Mia popolo demandas sian lignon, kaj ĝia bastono donas al ĝi respondon; ĉar la spirito de malĉasteco erarigas ilin, kaj ili malĉastas kontraŭ sia Dio. 13 Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, ĉar bona estas ilia ombro. Tial malĉastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos. 14 Ĉu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malĉastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartiĝas kune kun la malĉastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas? 15 Se malĉastas vi, ho Izrael, tiam almenaŭ Jehuda ne kulpiĝu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne ĵuru: Kiel vivas la Eternulo. 16 Ĉar Izrael obstinas, kiel obstina bovino; ĉu nun la Eternulo povas paŝti ilin, kiel ŝafidon sur vasta paŝtejo? 17 Efraim aliĝis al idoloj; lasu lin. 18 Abomeninda fariĝis ilia drinkado; ili fordonis sin al malĉastado kaj malhonora amo; honto al iliaj protektantoj. 19 La vento forportos ilin per siaj flugiloj, kaj ili hontos pri siaj oferoj.