Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/750

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vin kaptilon, kiun vi eĉ ne rimarkis. 8 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi pereigos ja la saĝulojn ĉe Edom kaj la prudenton sur la monto de Esav. 9 Ektimos viaj kuraĝuloj, ho Teman, por ke ĉiuj sur la monto de Esav estu ekstermitaj per mortigo. 10 Pro tio, ke vi premis vian fraton Jakob, kovros vin honto, kaj vi estos ekstermita por ĉiam. 11 En la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaŭ estis kiel unu el ili. 12 Vi devus ne rigardi la malfeliĉan tagon de via frato, la tagon de lia forpuŝiteco, kaj vi devus ne ĝoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia mizero. 13 Vi devus ne eniri en la pordegon de Mia popolo en la tago de ilia malfeliĉo, vi devus ne rigardi ilian suferadon en la tago de ilia malfeliĉo, nek tuŝi ilian havaĵon en la tago de ilia malfeliĉo. 14 Vi devus ne stari ĉe la vojdisiĝo, por ekstermi iliajn forsaviĝintojn, nek transdoni iliajn restintojn en la tago de malfeliĉo. 15 Ĉar proksima estas la tago de la Eternulo kontraŭ ĉiuj nacioj. Kiel vi agis, tiel oni agos kun vi; kion vi meritas, tio venos sur vian kapon. 16 Ĉar kiel vi trinkis sur Mia sankta monto, tiel trinkos ĉiam ĉiuj nacioj; ili trinkos, trinkos ĝisfunde, ĝis ili fariĝos kiel tute ne ekzistintaj. 17 Sed sur la monto Cion estos saviĝo, kaj ĝi estos sankta; kaj la domo de Jakob ekposedos tiujn, kiuj ilin posedis. 18 La domo de Jakob estos fajro, la domo de Jozef estos flamo; sed la domo de Esav estos pajlo, oni ekbruligos ĝin kaj ekstermos ĝin, kaj neniu restos el la domo de Esav; ĉar la Eternulo tion diris. 19 Kaj la sudanoj ekposedos la monton de Esav, kaj la loĝantoj de la malaltaĵo la Filiŝtojn; ili ekposedos la kampojn de Efraim kaj la kampojn de Samario; kaj Benjamen posedos Gileadon. 20 Kaj tiu multo da forkondukitaj Izraelidoj en la lando Kanaana ĝis Carfat kaj la forkondukitaj el Jerusalem en Sefarad ekposedos la urbojn sudajn. 21 Kaj venos savantoj sur la monton Cion, por juĝi la monton de Esav. Kaj la regado apartenos al la Eternulo.


JONA

1 Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj, dirante: 2 Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraŭ ĝi; ĉar iliaj malbonagoj leviĝis antaŭ Min. 3 Sed Jona leviĝis, por forkuri de antaŭ la Eternulo en Tarŝiŝon; li iris en Jafon, trovis ŝipon, forirontan al Tarŝiŝ, pagis pro la vojaĝo, kaj eniris en ĝin, por veturi kun ili al Tarŝiŝ, for de la Eternulo. 4 Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro fariĝis granda ventego, kaj oni pensis, ke la ŝipo pereos. 5 La ŝipanoj ektimis kaj komencis voki ĉiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj troviĝis en la ŝipo, oni ĵetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la ŝipo, kuŝiĝis, kaj endormiĝis. 6 Kaj aliris al li la ŝipestro, kaj diris al li:Kial vi dormas? leviĝu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos. 7 Kaj oni diris unu al alia:Ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin ĉi tiu malfeliĉo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan. 8 Tiam ili diris al li:Vi, pro kiu nin trafis ĉi tiu malfeliĉo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas? 9 Kaj li respondis al ili:Mi estas Hebreo:mi respektas la Eternulon, Dion de la ĉielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron. 10 Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li:Kion vi faris? Ĉar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaŭ la