Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/776

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto estas skribite jene:

6 Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo,
Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo;
Ĉar el vi venos reganto,
Kiu paŝtos Mian popolon Izrael.

7Tiam Herodo sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo.

8 Kaj li sendis ilin al Bet-Leĥem, dirante: Iru kaj elserĉu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaŭ venu kaj adorkliniĝu al li.

9 Kaj aŭdinte la reĝon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin, ĝis ĝi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto.

10 Kaj vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo.

11 Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn,
ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon.

12 Kaj avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.

13 Kaj post ilia foriro jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi.

14 Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon,

15 kaj restis tie ĝis la morto de Herodo; por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: El Egiptujo Mi vokis Mian filon.

16 Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj,
havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj.

17 Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:

18 Voĉo estas aŭdita en Rama,
Ĝemado kaj maldolĉa plorado,
Raĥel priploras siajn infanojn,
Kaj ŝi ne volas konsoliĝi, ĉar ili forestas.

19 Sed kiam Herodo mortis, jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef en Egiptujo, dirante:

20 Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; ĉar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto.

21 Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en la landon de Izrael.

22 Sed kiam li aŭdis, ke Arĥelao reĝas en Judujo anstataŭ sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite de Dio en sonĝo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo,

23 kaj venis al kaj loĝis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.


1 En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo,

2 kaj dirante: Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo.

3 Ĉar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja:
Voĉo de krianto en la dezerto:
Pretigu la vojon de la Eternulo,
Rektigu Liajn irejojn.

4 Kaj tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo.

5 Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan;

6 kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.

7 Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?

8 Donu do fruktojn taŭgajn por pento;

9 kaj ne pensu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham.

10 Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron.

11 Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;

12 lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.

13 Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li.

14 Sed tiu lin malakceptis, dir-