Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/784

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo,
Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon. 11 Vere mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la ĉielo, estas pli granda ol li. 12 Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas ĝin. 13 Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano. 14 Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta. 15 Kiu havas orelon por aŭdi, tiu aŭdu. 16 Sed al kio mi komparu ĉi tiun generacion? Ĝi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj, 17 dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris. 18 Ĉar venis Johano, nek manĝante nek trinkante, kaj ili diras: Li havas demonon. 19 La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj. 20 Tiam li komencis riproĉi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; ĉar ili ne pentis. 21 Ve al vi, Ĥorazin! Ve al vi, Betsaida! Ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, antaŭ longe ili jam pentus en sakaĵo kaj cindro. 22 Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de juĝado, ol por vi. 23 Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ. 24 Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de juĝado, ol por vi. 25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj; 26 jes, Patro, ĉar tiel estis bone antaŭ Vi. 27 Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin. 28 Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. 29 Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. 30 Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.

1 En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj malsatis, kaj komencis deŝiri spikojn, kaj manĝi. 2 Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li: Jen viaj disĉiploj faras tion, kio ne estas permesata en sabato. 3 Sed li diris al ili: Ĉu vi ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj? 4 ke li eniris en la domon de Dio, kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj? 5 Kaj ĉu vi ne legis en la leĝo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas senkulpaj? 6 Sed mi diras al vi, ke alestas ĉi tie io pli granda ol la templo. 7 Sed se vi komprenus, kion signifas ĉi tio: Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn. 8 Ĉar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato. 9 Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon; 10 kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante: Ĉu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi. 11 Kaj li diris al ili: Kiu el vi, havanta unu ŝafon, se ĝi falos en fosaĵon en sabato, ne ekprenos kaj levos ĝin? 12 Kiom do viro superas ŝafon! Tial estas permesate bonfari en sabato. 13 Tiam li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj ĉi tiu etendis ĝin, kaj ĝi tute resaniĝis kiel la alia. 14 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiliĝis kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi. 15 Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin ĉiujn, 16 kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin; 17 por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome: 18 Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis,
Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron.
Mi metos Mian Spiriton sur lin;