Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/793

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj ĝis la unuaj. 9 Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj ĉirkaŭ la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro. 10 Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaŭ ricevis po unu denaro. 11 Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraŭ la domomastro, 12 dirante: Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de la tago kaj la varmegon. 13 Sed li responde diris al unu el ili: Amiko, mi ne faras al vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro? 14 Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al ĉi tiu lasta tiel same, kiel al vi. 15 Ĉu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aŭ ĉu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona? 16 Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj. 17 Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du disĉiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili: 18 Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto, 19 kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurĝi kaj krucumi; kaj la trian tagon li releviĝos. 20 Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorkliniĝante kaj farante al li peton. 21 Li diris al ŝi: Kion vi volas? Ŝi diris al li: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno. 22 Sed Jesuo responde diris: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li: Ni povas. 23 Li diris al ili: Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita de mia Patro. 24 Kaj aŭdinte, la dek indignis kontraŭ la du fratoj. 25 Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris: Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili. 26 Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; 27 kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto; 28 same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. 29 Kaj kiam ili eliris el Jeriĥo, granda homamaso lin sekvis. 30 Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, aŭdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante: Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. 31 Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis, dirante: Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. 32 Kaj Jesuo, haltinte, alvokis ilin, kaj diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? 33 Ili diris al li: Sinjoro, ke niaj okuloj estu malfermitaj. 34 Kaj Jesuo, kortuŝite, tuŝis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin.

1 Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du disĉiplojn, 2 dirante al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun ĝi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi. 3 Kaj se iu diros ion al vi, respondu: La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin. 4 Kaj ĉi tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: 5 Diru al la filino de Cion:
Jen via Reĝo iras al vi,
Humila kaj rajdanta sur azeno,
Kaj azenido, filo de ŝarĝobesto. 6 Kaj la disĉiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, 7 kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion. 8 Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detranĉis branĉojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon. 9 Kaj la homamaso, kiu iris antaŭ li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante: Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto! 10 Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietiĝis, dirante: Kiu estas ĉi tiu? 11 Kaj la homamasoj diris: Ĉi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo. 12 Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis ĉiujn vendantojn kaj aĉetantojn en la templo,
kaj renversis la tablojn de la monŝanĝ-