Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/805

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

6 Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj: 7 Kial tiu tiel parolas? li blasfemas: kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola? 8 Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili: Kial vi tion diskutas en viaj koroj? 9 Kio estas pli facila: diri al la paralizulo: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu, prenu vian liton, kaj piediru? 10 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn ― li diris al la paralizulo: 11 Mi diras al vi: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. 12 Kaj li leviĝis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj, tiel ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante: Neniam ni vidis ion tian. 13 Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso venis al li, kaj li instruis ilin. 14 Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan ĉe la impostejo, kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin. 15 Kaj li sidis ĉe manĝo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj disĉiploj; ĉar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin. 16 Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li manĝas kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj disĉiploj: Li manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj. 17 Kaj aŭdinte tion, Jesuo diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj: mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn. 18 Kaj la disĉiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li: Kial fastas la disĉiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas? 19 Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas fasti, dum la fianĉo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fianĉon, ili ne povas fasti. 20 Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj. 21 Neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigaĵo ion forprenas de la malnova ŝtofo, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas. 22 Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruiĝos;
sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn. 23 Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj komencis dum la vojiro deŝiri la spikojn. 24 Kaj la Fariseoj diris al li: Jen kial ili en la sabato faras tion, kio ne estas permesata? 25 Kaj li diris al ili: Ĉu vi neniam legis, kion faris David, kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj? 26 Ke li eniris en la domon de Dio, kiam Ebjatar estis ĉefpastro, kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estas permesate krom al la pastroj, kaj donis ankaŭ al siaj kunuloj? 27 Kaj li diris al ili: La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato; 28 tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato.

1 Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan. 2 Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi. 3 Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Stariĝu en la mezo. 4 Kaj li diris al ili: Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis. 5 Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis. 6 Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiliĝis kun la Herodanoj kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi. 7 Kaj Jesuo kun siaj disĉiploj foriris ĝis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo 8 kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el ĉirkaŭ Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li. 9 Kaj li diris al siaj disĉiploj, ke malgranda ŝipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin; 10 ĉar multajn li jam sanigis, tiel ke ĉiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tuŝi lin. 11 Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaŭ li, kaj kriis, dirante: Vi estas la Filo de Dio. 12 Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin. 13 Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li. 14 Kaj li elektis