Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kriado de malvenko, sed bruon de kantantoj mi aŭdas. 19 Kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto. 20 Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis ĝin per fajro kaj disfrakasis ĝis pulvoreco kaj disŝutis sur akvo kaj trinkigis ĝin al la Izraelidoj. 21 Kaj Moseo diris al Aaron: Kion faris al vi ĉi tiu popolo, ke vi venigis sur ĝin grandan pekon? 22 Kaj Aaron diris: Ne ekflamu la kolero de mia sinjoro; vi scias, ke la popolo havas inklinon al malbono; 23 ili diris al mi: Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li. 24 Kaj mi diris al ili: Kiu havas oron, tiu deprenu ĝin; kaj ili donis al mi, kaj mi ĵetis ĝin en fajron, kaj eliris ĉi tiu bovido. 25 Ĉar Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, ĉar Aaron sendisciplinigis ĝin ĝis honto antaŭ la malamikoj, 26 tial Moseo stariĝis ĉe la pordego de la tendaro, kaj diris: Kiu estas partiano de la Eternulo, tiu venu al mi. Kaj kolektiĝis al li ĉiuj idoj de Levi. 27 Kaj li diris al ili: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Metu ĉiu sian glavon sur sian femuron, trairu tien kaj reen de pordego ĝis pordego tra la tendaro, kaj ĉiu mortigu sian fraton, sian amikon, sian proksimulon. 28 Kaj la idoj de Levi faris, kiel diris Moseo; kaj estis mortigitaj el la popolo en tiu tago ĉirkaŭ tri mil homoj. 29 Kaj Moseo diris: Konsekru vin hodiaŭ al la Eternulo, ĉiu sur sia filo kaj sur sia frato, por ke estu donata al vi hodiaŭ beno. 30 La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo: Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko. 31 Kaj Moseo revenis al la Eternulo, kaj diris: Ho ve! tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn; 32 nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis. 33 Sed la Eternulo diris al Moseo; Kiu ajn pekis antaŭ Mi, tiun Mi elstrekos el Mia libro. 34 Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia anĝelo iros antaŭ vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon. 35 Kaj la Eternulo frapis la popolon pro tio, ke ili faris la bovidon, kiun faris Aaron.

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru, eliru el ĉi tie, vi kaj la popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta, al la lando, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via idaro Mi ĝin donos. 2 Kaj Mi sendos antaŭ vi anĝelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn. 3 Iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; ĉar vi estas popolo malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo. 4 Kaj la popolo aŭdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris, kaj neniu metis sur sin siajn ornamaĵojn. 5 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al la Izraelidoj: Vi estas popolo malmolnuka; se Mi nur unu momenton irus meze de vi, Mi vin ekstermus; nun demetu de vi viajn ornamaĵojn, kaj Mi rigardos, kion Mi faru kun vi. 6 Kaj la Izraelidoj demetis de si siajn ornamaĵojn antaŭ la monto Ĥoreb.

7 Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis ĝin ekster la tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis ĝin Tabernaklo de Kunveno; kaj ĉiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro. 8 Kaj kiam Moseo eliradis al la tabernaklo, la tuta popolo leviĝadis, kaj ĉiu stariĝadis ĉe la pordo de sia tendo kaj rigardadis post Moseo, ĝis li eniris en la tabernaklon. 9 Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, malleviĝadis nuba kolono kaj stariĝadis ĉe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo. 10 Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris ĉe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo leviĝadis kaj adorkliniĝadis ĉiu ĉe la pordo de sia tendo. 11 Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo,