Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/816

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado. 14 Kaj veninte, ili diris al li: Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio. Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne? 15 Ĉu ni donu, aŭ ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili: Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi ĝin vidu. 16 Kaj ili ĝin alportis. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Kaj ili diris al li: De Cezaro. 17 Kaj Jesuo respondis al ili: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj ili miregis pro li. 18 Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante: 19 Majstro, Moseo skribis por ni: Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. 20 Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron; 21 kaj la dua prenis ŝin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same; 22 kaj la sep ne lasis idaron. Laste post ĉiuj la virino ankaŭ mortis. 23 En la releviĝo, por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj sep havis ŝin kiel edzinon. 24 Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio? 25 Ĉar kiam oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo. 26 Sed pri la mortintoj, ke ili releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo ĉe la arbetaĵo, kiel Dio parolis al li, dirante: Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? 27 Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj: vi multe eraras. 28 Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj aŭskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin: Kiu ordono estas la unua el ĉiuj? 29 Kaj Jesuo respondis: La unua estas: Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu; 30 kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto. 31 Kaj jen estas la dua: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono. 32 Kaj respondis al li la skribisto: Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; 33 kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem ― tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj. 34 Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li: Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuraĝis fari al li demandon. 35 Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo: Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David? 36 David mem diris per la Sankta Spirito:
La Eternulo diris al mia Sinjoro:
Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 37 David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso aŭskultis lin plezure. 38 Kaj en sia instruado li diris: Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj, 39 kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj; 40 kaj kiuj formanĝas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe preĝas; ili ricevos pli severan kondamnon. 41 Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon. 42 Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn, kiuj faras kodranton. 43 Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston; 44 ĉar ili ĉiuj enĵetis el sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis, sian tutan vivrimedon.

1 Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj disĉiploj diris al li: Majstro, jen kiaj ŝtonoj kaj kiaj konstruaĵoj! 2 Kaj Jesuo diris al li: Ĉu vi vidas ĉi tiujn grandajn konstruaĵojn? ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.