Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/818

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj doni al malriĉuloj. Kaj ili murmuris kontraŭ ŝi. 6 Kaj Jesuo diris: Lasu ŝin; kial vi ĝenas ŝin? ŝi faris bonan faron al mi. 7 Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne ĉiam havas. 8 Kion ŝi povis, tion ŝi faris; ŝi antaŭfaris la ŝmiron de mia korpo por la entombigo. 9 Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaŭ, kion ŝi faris, estos priparolata, por memoraĵo de ŝi. 10 Kaj Judas Iskariota, kiu estis unu el la dek du, foriris al la ĉefpastroj, por transdoni lin al ili. 11 Kaj aŭdinte, ili ĝojis, kaj promesis doni al li monon. Kaj li serĉis, kiamaniere oportune transdoni lin. 12 Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni buĉis la Paskon, liaj disĉiploj diris al li: Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi manĝu la Paskon? 13 Kaj li sendis du el siaj disĉiploj, kaj diris al ili: Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo; 14 lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas mia gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj? 15 Kaj li mem montros al vi grandan supran ĉambron, prete aranĝitan; kaj tie vi pretigu por ni. 16 Kaj foriris la disĉiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon. 17 Kaj kiam vesperiĝis, li venis kun la dek du. 18 Kaj dum ili sidis kaj manĝis, Jesuo diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu manĝas kun mi. 19 Kaj ili komencis malĝoji, kaj diri al li unu post la alia: Ĉu eble mi? 20 Sed li diris al ili: Unu el la dek du, kiu trempas kun mi en la pladon. 21 La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! Se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li. 22 Kaj dum ili manĝis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis ĝin kaj donis al ili, kaj diris: Prenu; ĉi tio estas mia korpo. 23 Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj ĉiuj trinkis el ĝi. 24 Kaj li diris al ili: Ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj. 25 Vere mi diras al vi: Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan en la regno de Dio. 26 Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba. 27 Kaj Jesuo diris al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj diskuros. 28 Tamen post mia releviĝo, mi iros antaŭ vi en Galileon. 29 Sed Petro diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos, tamen ne mi. 30 Kaj Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke hodiaŭ en ĉi tiu nokto, antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. 31 Sed tre insiste li diris: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili ĉiuj. 32 Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidu ĉi tie, dum mi preĝos. 33 Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsterniĝi kaj maltrankviliĝi. 34 Kaj li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu. 35 Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur la teron, kaj preĝis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li. 36 Kaj li diris: Aba, Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas. 37 Kaj li venis, kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Simon, ĉu vi dormas? ĉu vi ne havis forton vigli eĉ unu horon? 38 Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta. 39 Kaj denove foririnte, li preĝis, dirante la samajn vortojn. 40 Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis; kaj ili ne sciis, kion respondi al li. 41 Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu; sufiĉas; venis la horo; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj. 42 Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas. 43 Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj. 44 Kaj lia perfidanto jam antaŭe aranĝis kun