Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/821

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

disĉiploj kaj al Petro: Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi. 8 Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, ĉar ili timis. 9 Sed leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn. 10 Ŝi iris, kaj sciigis ĝin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malĝojis kaj ploris. 11 Kaj aŭdinte, ke li vivas kaj estas vidita de ŝi, ili ne kredis. 12 Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon. 13 Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaŭ ili ne kredis. 14 Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis ĉe manĝo, kaj riproĉis ilian nekredemon kaj korobstinon, ĉar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin leviĝintan. 15 Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. 16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita. 17 Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj; 18 ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos. 19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio. 20 Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.


LA EVANGELIO LAŬ
SANKTA LUKO


1. Ĉar multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni,
2. kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto,
3. ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo,
4. por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.
5. En la tagoj de Herodo, reĝo de Judujo, estis pastro nomata Zeĥarja, el la deĵora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj ŝia nomo estis Elizabeto.
6. Kaj ambaŭ estis justaj antaŭ Dio, irantaj laŭ ĉiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riproĉo.
7. Kaj ili ne havis infanon, ĉar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaŭ estis en profunda aĝo.
8. Kaj dum li plenumis sian pastradon antaŭ Dio en la vico de sia grupo,
9. laŭ la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi.
10. Kaj la tuta amaso de la popolo preĝis ekstere dum la horo de la incensado.
11. Kaj aperis antaŭ li anĝelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado.
12. Kaj Zeĥarja maltrankviliĝis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo.
13. Sed la anĝelo diris al li: Ne timu, Zeĥarja; ĉar via preĝo estas aŭdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano.
14. Kaj vi havos ĝojon kaj feliĉon, kaj multaj ĝojos pro lia naskiĝo.
15. Ĉar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino.
16. Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio.
17. Kaj li iros antaŭ Lia vizaĝo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la saĝeco de la just-