Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/835

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vidas; 24 ĉar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj reĝoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, kaj ili ne aŭdis. 25 Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? 26 Kaj li diris al li: Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas? 27 Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem. 28 Kaj li diris al li: Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos. 29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo? 30 Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva. 31 Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke. 32 Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke. 33 Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis, 34 kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li. 35 Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos. 36 Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj? 37 Kaj li diris: Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman. 38 Kaj dum ili vojaĝis, li eniris en unu vilaĝon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon. 39 Kaj ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon. 40 Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj ŝi alproksimiĝis, kaj diris: Sinjoro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al ŝi, ke ŝi min helpu. 41 Sed la Sinjoro respondis kaj diris al ŝi: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj; 42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi.

1 Kaj li preĝis en iu loko; kaj kiam li ĉesis preĝi, unu el liaj disĉiploj diris al li: Sinjoro, instruu nin preĝi, kiel ankaŭ Johano instruis siajn disĉiplojn. 2 Kaj li diris al ili: Kiam vi preĝas, diru: Patro, Estu sanktigita Via nomo. Venu Via regno. 3 Donu al ni tagon post tago nian ĉiutagan panon. 4 Kaj pardonu al ni niajn pekojn, ĉar ni ankaŭ pardonas al ĉiu, kiu ŝuldas al ni. Kaj ne konduku nin en tenton. 5 Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos amikon, kaj iros al li noktomeze, kaj diros al li: Amiko, pruntu al mi tri panojn; 6 ĉar amiko mia venis al mi post vojaĝo, kaj mi ne havas, kion meti antaŭ lin; 7 kaj tiu de interne respondos kaj diros: Ne ĝenu min; la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kun mi estas en lito; mi ne povas min levi kaj doni al vi? 8 Mi diras al vi: Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li leviĝi kaj doni al li, tamen, pro ĉi ties persisteco li leviĝos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas. 9 Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi estos donite; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite. 10 Ĉar ĉiu petanto ricevas; kaj la serĉanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite. 11 Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li ŝtonon? aŭ se li petas fiŝon, ĉu li anstataŭ fiŝo donos al li serpenton? 12 Aŭ se li petos ovon, ĉu li donos al li skorpion? 13 Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li. 14 Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis. 15 Sed iuj el ili diris: Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li elpelas demonojn. 16 Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la ĉielo. 17 Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili: Ĉiu regno, dividita kontraŭ si, dezertiĝas; kaj domo,