Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/839

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kunkurbita kaj neniel povis leviĝi. 12 Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris: Virino, vi estas liberigita el via malforteco. 13 Kaj li metis sur ŝin la manojn, kaj ŝi tuj rektiĝis kaj gloris Dion. 14 Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso: Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago. 15 Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris: Ho hipokrituloj! ĉu ne ĉiu el vi en la sabato malligas sian bovon aŭ sian azenon el la stalo, kaj forkondukas ĝin, por trinkigi? 16 Kaj ĉu ne devis ĉi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago? 17 Kaj kiam li tion diris, ĉiuj liaj kontraŭuloj hontiĝis; kaj la tuta homamaso ĝojis pro ĉiuj gloraj agoj, faritaj de li. 18 Kaj li diris: Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi ĝin komparu? 19 Ĝi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj ĵetis en sian ĝardenon; kaj ĝi kreskis kaj fariĝis arbo; kaj la birdoj de la ĉielo loĝis en ĝiaj branĉoj. 20 Poste li diris: Al kio mi komparu la regnon de Dio? 21 Ĝi estas simila al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezuroj da faruno, ĝis la tuto fermentis. 22 Kaj li iris tra urboj kaj vilaĝoj, instruante kaj irante ĉiam pluen al Jerusalem. 23 Kaj iu diris al li: Sinjoro, ĉu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili: 24 Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos. 25 Kiam la domomastro leviĝos kaj ŝlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante: Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; 26 tiam vi ekparolos: Ni manĝis kaj trinkis antaŭ vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis; 27 kaj li parolos, kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, ĉiuj farantoj de maljusteco. 28 Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj ĉiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren. 29 Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. 30 Kaj jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj. 31 En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li: Eliru kaj foriru de ĉi tie, ĉar Herodo volas mortigi vin. 32 Kaj li diris al ili: Iru, kaj diru al tiu vulpo: Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj la trian tagon mi estos perfektigita. 33 Sed mi devas iradi hodiaŭ kaj morgaŭ kaj postmorgaŭ, ĉar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem. 34 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj ŝtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis! 35 Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi: Vi min ne vidos, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

1 Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por manĝi panon, ili lin observis. 2 Kaj jen antaŭ li estis unu hidropsulo. 3 Kaj respondante, Jesuo parolis al la leĝistoj kaj la Fariseoj, kaj diris: Ĉu estas permesate sanigi en sabato, aŭ ne? 4 Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin. 5 Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos azenon aŭ bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros ĝin en sabata tago? 6 Kaj ili ne povis respondi al tio. 7 Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la ĉefajn sidlokojn; li diris al ili: 8 Kiam vi estas invitita de iu al edziĝa festo, ne sidiĝu en la ĉefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita; 9 kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi: Cedu lokon al ĉi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon. 10 Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidiĝu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi: Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaŭ ĉiuj, kiuj sidas kun vi. 11 Ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita,