Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/852

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
LA EVANGELIO LAŬ
SANKTA JOHANO


1. En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
2. Tiu estis en la komenco kun Dio.
3. Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis.
4. En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
5. Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.
6. De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.
7. Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu.
8. Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.
9. Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon.
10. Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis.
11. Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
12. Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
13. kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.
14. Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
15. Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
16. Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.
17. Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.
18. Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.
19. Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi estas?
20. Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis: Mi ne estas la Kristo.
21. Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li respondis: Ne.
22. Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem?
23. Li diris: Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.
24. Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj.
25. Kaj ili demandis lin, kaj diris al li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?
26. Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,
27. kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi.
28. Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.
29. La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!
30. Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
31. Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.
32. Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li.
33. Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.
34. Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.
35. Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj disĉiploj;
36. kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Ŝafido de Dio!
37. Kaj la du disĉiploj aŭdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon.
38. Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili: Kion vi serĉas? Kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi loĝas?
39. Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li loĝas, kaj ili