Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/860

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

el la idaro de David kaj el la vilaĝo Bet-Leĥem, kie David estis? 43 Tiel fariĝis pro li malkonsento inter la homamaso. 44 Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn. 45 Tiam la oficistoj revenis al la ĉefpastroj kaj Fariseoj, kaj ĉi tiuj diris al ili: Kial vi lin ne alkondukis? 46 Respondis la oficistoj: Ankoraŭ neniam tiel parolis homo. 47 La Fariseoj do respondis al ili: Ĉu vi ankaŭ estas erarigitaj? 48 Ĉu kredis al li iu el la regantoj, aŭ el la Fariseoj? 49 Sed tiu homamaso, kiu ne scias la leĝon, estas malbenita. 50 Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili: 51 Ĉu nia leĝo juĝas iun, se antaŭe oni ne aŭskultis lin, kaj ne sciiĝis, kion li faras? 52 Ili respondis kaj diris al li: Ĉu vi ankaŭ estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto.

1 Kaj ĉiu iris al sia domo; sed Jesuo iris al la monto Olivarba. 2 Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. 3 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, 4 ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. 5 En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? 6 Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. 7 Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. 8 Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. 9 Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. 10 Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? 11 Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.] 12 Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo. 13 La Fariseoj do diris al li: Vi atestas pri vi mem; via atesto ne estas vera. 14 Jesuo respondis kaj diris al ili: Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; ĉar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras. 15 Vi juĝas laŭ la karno; mi juĝas neniun. 16 Tamen, eĉ se mi juĝas, mia juĝo estas vera; ĉar mi ne estas sola, sed mi kaj la Patro, kiu min sendis. 17 Estas ja skribite en via leĝo, ke la atesto de du homoj estas vera. 18 Mi estas atestanto pri mi mem, kaj la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi. 19 Ili do diris al li: Kie estas via Patro? Respondis Jesuo: Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaŭ mian Patron. 20 Tiujn vortojn Jesuo parolis en la trezorejo, dum li instruis en la templo; kaj neniu arestis lin, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis. 21 Jesuo do denove diris al ili: Mi foriras, kaj vi serĉos min, kaj vi mortos en via peko; kien mi iras, tien vi ne povas veni. 22 La Judoj do diris: Ĉu li sin mortigos? ĉar li diras: Kien mi iras, tien vi ne povas veni. 23 Kaj li diris al ili: Vi estas de malsupre, mi estas de supre; vi estas de ĉi tiu mondo, mi ne estas de ĉi tiu mondo. 24 Mi tial diris al vi, ke vi mortos en viaj pekoj; ĉar se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj. 25 Ili do diris al li: Kiu vi estas? Jesuo diris al ili: Laŭ tio, kion mi diradis al vi de la komenco. 26 Mi havas multon por diri kaj juĝi pri vi; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera; kaj tion, kion mi aŭdis de Li, mi parolas al la mondo. 27 Ili ne komprenis, ke li parolas al ili pri la Patro. 28 Jesuo do diris: Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas. 29 Kaj Tiu, kiu min sendis, estas kun mi; Li ne lasis min sola; ĉar mi ĉiam faras tion, kio plaĉas al Li. 30 Dum li parolis tion, multaj kredis al li. 31 Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj; 32 kaj vi scios la veron, kaj la vero vin