Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/870

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

plenumiĝu la Skribo. 13 Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian ĝojon ĝis pleneco en si mem. 14 Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. 15 Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono. 16 Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. 17 Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero. 18 Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon. 19 Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero. 20 Kaj mi preĝas ne nur por ili, sed ankaŭ por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia vorto; 21 por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis. 22 Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu; 23 mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektiĝu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis. 24 Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaŭ estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; ĉar Vi amis min antaŭ la fondo de la mondo. 25 Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj ĉi tiuj scias, ke Vi min sendis; 26 kaj al ili Vian nomon mi konigis kaj ankoraŭ konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min, estu en ili, kaj mi en ili.

1 Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj disĉiploj trans la torenton Kidron, kie estis ĝardeno, en kiun li eniris kune kun siaj disĉiploj. 2 Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; ĉar Jesuo ofte venis tien kun siaj disĉiploj. 3 Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la ĉefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torĉoj kaj bataliloj. 4 Jesuo do, sciante ĉion, kio venos al li, paŝis antaŭen, kaj diris al ili: Kiun vi serĉas? 5 Ili respondis al li: Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis: Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili. 6 Kiam do li diris al ili: Mi estas tiu, ili malantaŭen ekpaŝis kaj falis sur la teron. 7 Tiam denove li demandis ilin: Kiun vi serĉas? Ili diris: Jesuon Nazaretan. 8 Jesuo respondis: Mi ĵus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min serĉas, lasu ĉi tiujn foriri; 9 por ke plenumiĝu la vorto, kiun li diris: El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun. 10 Simon Petro do, havante glavon, eltiris ĝin, kaj frapis sklavon de la ĉefpastro kaj detranĉis lian dekstran orelon. La nomo de la sklavo estis Malĥo. 11 Jesuo do diris al Petro: Metu la glavon en ĝian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, ĉu mi ne trinkos? 12 La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin, 13 kaj kondukis lin unue al Anas; ĉar ĉi tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis ĉefpastro en tiu jaro. 14 Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo. 15 Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaŭ alia disĉiplo. Ĉi tiu disĉiplo estis konata de la ĉefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la ĉefpastro; 16 sed Petro staris ekstere apud la pordo. Kaj la alia disĉiplo, kiu estis konata de la ĉefpastro, eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron. 17 La sklavino pordistino diris al Petro: Ĉu vi ne estas ankaŭ el la disĉiploj de tiu homo? Li diris: Mi ne estas. 18 La sklavoj kaj la oficistoj, farinte karban fajron (ĉar estis malvarme), staris kaj sin varmigis; Petro ankaŭ estis kun ili, starante kaj sin varmigante. 19 La ĉefpastro demandis Jesuon pri liaj disĉiploj kaj pri lia instruado. 20 Jesuo respondis al li: Mi parolis malkaŝe al la mondo; mi ĉiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie ĉiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis. 21 Kial vi min demandas? demandu tiujn, kiuj aŭdis, kion mi parolis al ili; ili ja scias, kion mi diris. 22 Kaj kiam li parolis tion, unu el la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon, dirante: Ĉu tiel vi respondas al la ĉefpastro? 23 Respondis Jesuo al li: Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone,