Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/872

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite: JESUO NAZARETA, LA REĜO DE LA JUDOJ. 20 Tiun titolon multaj el la Judoj legis; ĉar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj ĝi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke. 21 Tiam la ĉefpastroj de la Judoj diris al Pilato: Ne skribu: La Reĝo de la Judoj; sed, ke li diris: Mi estas Reĝo de la Judoj. 22 Respondis Pilato: Kion mi skribis, tion mi skribis. 23 Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por ĉiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto. 24 Ili do diris unu al alia: Ni ne disŝiru ĝin, sed lotu pri ĝi, kies ĝi estos; por ke plenumiĝu la Skribo, kiu diras:
Ili dividis miajn vestojn inter si,
Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris. 25 Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena. 26 Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun li amis, diris al sia patrino: Virino, jen via filo! 27 Tiam li diris al la disĉiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon. 28 Jesuo, sciante, ke ĉio jam finiĝis, por ke plenumiĝu la Skribo, diris: Mi soifas. 29 Kuŝis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis ĝin al lia buŝo. 30 Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton. 31 La Judoj, ĉar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (ĉar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin. 32 Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li; 33 sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn; 34 tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo. 35 Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaŭ kredu. 36 Ĉar tio okazis, por ke plenumiĝu la Skribo: Osto en li ne estos rompita. 37 Kaj ankoraŭ alia Skribo diras: Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis. 38 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon. 39 Venis ankaŭ Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj. 40 Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo. 41 Kaj estis ĝardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la ĝardeno nova tombo, en kiun ankoraŭ neniu estis metita. 42 Tien do, pro la Preparado de la Judoj (ĉar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.

1 La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo, kaj vidis la ŝtonon prenita for de la tombo. 2 Ŝi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia disĉiplo, kiun Jesuo amis, kaj ŝi diris al ili: Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis. 3 Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo, kaj iris al la tombo. 4 Kaj ambaŭ ekkuris kune; kaj la alia disĉiplo kuris antaŭen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo; 5 kaj kliniĝinte, li enrigardis, kaj vidis la tolaĵojn kuŝantajn; tamen li ne eniris. 6 Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolaĵojn kuŝantajn, 7 kaj la viŝtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kuŝantan kun la tolaĵoj, sed kunvolvitan en aparta loko. 8 Tiam eniris do la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis. 9 Ĉar ili ankoraŭ ne komprenis la Skribon, ke li devas releviĝi el la mortintoj. 10 Kaj la disĉiploj iris returne hejmen. 11 Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon; 12 kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe