Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/876

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

intenco kaj antaŭscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senleĝuloj krucumis kaj mortigis; 24 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, ĉar estis neeble, ke li estu tenata de ĝi. 25 Ĉar David diris pri li:
Ĉiam mi vidis la Eternulon antaŭ mi,
Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, por ke mi ne falu; 26 Tial ĝojis mia koro, raviĝis mia lango,
Eĉ mia karno ripozas en espero; 27 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol,
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo,
Vi plenigos min per ĝojo antaŭ Vi. 29 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas ĉe ni ĝis la nuna tago. 30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio ĵuris al li per ĵuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj, 31 li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros. 32 Ĉi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni ĉiuj estas atestantoj. 33 Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion vi vidas kaj aŭdas. 34 Ĉar David ne supreniris en la ĉielojn; sed li mem diris:
La Eternulo diris al mia Sinjoro:
Sidu dekstre de Mi, 35 Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo. 37 Kaj aŭdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj? 38 Kaj Petro diris al ili: Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito. 39 Ĉar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio. 40 Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante: Savu vin el ĉi tiu perversa generacio. 41 Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj. 42 Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj. 43 Kaj ĉiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj. 44 Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna; 45 kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono. 46 Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro, 47 laŭdante Dion kaj havante favoron ĉe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis ĉiutage al la eklezio la savatojn.

1 Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de preĝado, la naŭa. 2 Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis ĉiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela,
por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon; 3 tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon. 4 Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris: Rigardu nin. 5 Kaj li atentis ilin, atendante ricevi ion de ili. 6 Kaj Petro diris: Nek arĝentaĵon nek oraĵon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru. 7 Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortiĝis. 8 Kaj li suprensalte stariĝis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj laŭdante Dion. 9 Kaj la tuta popolo vidis lin piedirantan kaj laŭdantan Dion; 10 kaj ili rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la templo, kaj ili pleniĝis de mirego kaj konfuziĝo pri tio, kio okazis al li. 11 Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portiko nomata Salomona, miregante. 12 Kaj Petro, vidante tion, respondis al la popolo: Izraelidoj, kial vi miras pri ĉi tio? kaj kial vi fikse rigardas nin, kvazaŭ per propra potenco aŭ pieco ni igis lin piediri? 13 La Dio de Abraham kaj de Isaak