Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/884

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nomata Tabita, kiu laŭ traduko estas nomata Dorkas; ŝi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn ŝi faris. 37 Kaj en tiu tempo ŝi malsaniĝis, kaj mortis; kaj ili ŝin lavis kaj metis en supran ĉambron. 38 Kaj ĉar Lida estis proksime de Jafo, la disĉiploj, aŭdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin: Ne prokrastu veni al ni. 39 Kaj Petro leviĝis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran ĉambron; kaj alestis apud li ĉiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam ŝi estis ankoraŭ kun ili. 40 Sed Petro, formetinte ĉiujn, genuiĝis kaj preĝis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris: Tabita, leviĝu. Kaj ŝi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, ŝi side leviĝis. 41 Kaj li donis al ŝi la manon kaj starigis ŝin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis ŝin vivanta. 42 Kaj tio fariĝis sciata tra la tuta Jafo, kaj multaj kredis al la Sinjoro. 43 Kaj dum multe da tagoj li loĝis en Jafo ĉe unu Simon, tanisto.

1 En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala, 2 viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj preĝis al Dio konstante. 3 Tiu vidis klare en vizio, ĉirkaŭ la naŭa horo de la tago, anĝelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li: Kornelio. 4 Kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris: Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li: Viaj preĝoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memoraĵo antaŭ Dio. 5 Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro; 6 li gastas ĉe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo. 7 Kaj kiam foriris la anĝelo, kiu parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj ĉiam deĵoris apud li; 8 kaj klariginte ĉion al ili, li sendis ilin al Jafo. 9 Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojaĝis kaj alproksimiĝis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por preĝi, ĉirkaŭ la sesa horo; 10 kaj li fariĝis malsata, kaj deziris manĝi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo; 11 kaj li vidis la ĉielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron; 12 kaj en ĝi troviĝis ĉiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj de la tero kaj birdoj de la ĉielo. 13 Kaj venis voĉo al li: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu. 14 Sed Petro diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar mi neniam manĝis ion profanan aŭ malpuran. 15 Kaj voĉo venis al li denove duan fojon: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 16 Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la ĉielon. 17 Kaj dum Petro spirite embarasiĝis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaŭ la pordo, 18 kaj vokis kaj demandis, ĉu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas. 19 Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li: Jen tri viroj vin serĉas. 20 Sed leviĝu, kaj malsupreniru, kaj vojaĝu kun ili, tute ne hezitante; ĉar mi ilin sendis. 21 Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris: Jen mi estas tiu, kiun vi serĉas; kia estas la kaŭzo, pro kiu vi venis? 22 Kaj ili diris: Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta anĝelo, ke li venigu vin al sia domo kaj aŭdu parolojn de vi. 23 Tial li envokis kaj gastigis ilin. Kaj en la sekvanta tago li leviĝis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis. 24 Kaj la morgaŭan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn. 25 Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaŭ liaj piedoj, adorkliniĝis al li. 26 Sed Petro lin levis, dirante: Stariĝu; mi mem ankaŭ estas homo. 27 Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn; 28 kaj li diris al ili: Vi mem scias, kiel kontraŭleĝe estas por Judo kamaradiĝi aŭ aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura; 29 tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontraŭdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis? 30 Kaj Kornelio diris: Antaŭ kvar