Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/888

El Vikifontaro
Estis problemo provlegante ĉi tiun paĝon

kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj ĉe la popolo. 32 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj, 33 ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas skribite en la dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis. 34 Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene: Mi donos al vi la fidindajn favorkoraĵojn de David. 35 Ĉar li ankaŭ diris en alia psalmo: Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 36 Ĉar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektiĝis al siaj patroj kaj vidis forputron; 37 sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron. 38 Estu do sciate al vi, fratoj, ke per ĉi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj; 39 kaj ĉiu kredanto al li estas pravigita pri ĉio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la leĝo de Moseo. 40 Gardu vin do, ke ne venu sur vin tio, kio estas dirita en la profetoj: 41 Rigardu, vi malestimantoj, kaj miru, kaj malaperu,
Ĉar en via tempo Mi faras ion,
Kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi. 42 Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke ĉi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton. 43 Kaj kiam la sinagogo disiĝis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Paŭlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urĝe admonis ilin persisti en la graco de Dio. 44 En la sekvanta sabato preskaŭ la tuta urbo kolektiĝis, por aŭdi la vorton de Dio. 45 Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, pleniĝis de ĵaluzo, kaj kontraŭdiris la dirojn de Paŭlo, kaj blasfemis. 46 Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris: Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj. 47 Ĉar tiel ordonis al ni la Sinjoro:
Mi vin metis kiel lumon por la nacioj,
Por ke vi estu por savo ĝis la plej malproksima parto de la tero. 48 Kaj aŭdinte tion, la nacianoj ĝojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis ĉiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo. 49 Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta regiono. 50 Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la ĉefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraŭ Paŭlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj. 51 Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraŭ ili, kaj iris al Ikonio. 52 Kaj la disĉiploj pleniĝis de ĝojo kaj de la Sankta Spirito.

1 Kaj en Ikonio ili ambaŭ eniris en la sinagogon de la Judoj, kaj tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis. 2 Sed la nekredantaj Judoj ekscitis kaj malbonigis la animojn de la nacianoj kontraŭ la fratoj. 3 Tial ili restis longan tempon tie, sentime parolante en la Sinjoro, kiu atestadis pri la vorto de Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj fariĝu per iliaj manoj. 4 Sed la loĝantaro de la urbo dividiĝis; unuj estis kun la Judoj, kaj aliaj kun la apostoloj. 5 Kaj kiam fariĝis atenco de la nacianoj kaj ankaŭ de la Judoj kun iliaj regantoj, por ataki kaj ŝtonmortigi ilin, 6 sciiĝinte pri ĝi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio ― Listran kaj Derben kaj la ĉirkaŭaĵon; 7 kaj tie ili proklamis la evangelion. 8 Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris. 9 Li aŭdis Paŭlon paroli; kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante, ke ili havas fidon por esti sanigita, 10 diris per laŭta voĉo: Stariĝu rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte leviĝis kaj piediris. 11 Kaj la homamaso, vidinte tion, kion Paŭlo faris, levis sian voĉon, kaj diris en la Likaonia lingvo: La dioj en homa formo malsupreniris al ni. 12 Kaj Barnabason ili nomis Zeŭs, kaj Paŭlon Hermes, ĉar ĉi tiu estis la ĉefa parolanto. 13 Kaj la pastro de la Zeŭs, kiu estis antaŭ la urbo, alkondukis bovojn kaj girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi kun la homamasoj. 14 Sed la apostoloj Paŭlo kaj Barnabas, aŭdinte, disŝiris siajn vestojn, kaj antaŭensaltis en la amason, kriante, 15 kaj dirante: Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaŭ estas homoj, samsentaj kiel vi,