Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/890

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj ĉiusabate. 22 Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio ŝajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antioĥia kun Paŭlo kaj Barnabas: nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj; 23 kaj ili sendis per ili la jenan leteron: La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas el la nacianoj en Antioĥia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto: 24 Ĉar ni aŭdis, ke iuj el ni ĝenis vin per vortoj maltrankviligaj por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion, 25 ŝajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Paŭlo, 26 homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 27 Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaŭ mem buŝe diros tion saman. 28 Ĉar al la Sankta Spirito kaj al ni ŝajnis bone meti sur vin nenian alian ŝarĝon, krom la jenaj necesaj aferoj: 29 ke oni sin detenu de idoloferitaĵoj kaj de sango kaj de sufokitaĵoj kaj de malĉasteco; se vi vin gardos kontraŭ tio, vi bone agos. Adiaŭ! 30 Ili do, forsendite, iris al Antioĥia; kaj kunveniginte la amason, ili transdonis la leteron. 31 Kaj leginte ĝin, ili ĝojis pro la konsolo. 32 Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaŭ mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis ilin. 33 Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj. 34 (Tamen plaĉis al Silas tie restadi.) 35 Sed Paŭlo kaj Barnabas restis en Antioĥia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro. 36 Kaj post kelke da tagoj Paŭlo diris al Barnabas: Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en ĉiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas. 37 Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko. 38 Sed Paŭlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron. 39 Kaj fariĝis disputo, tiel ke ili disiĝis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, ŝipiris al Kipro; 40 sed Paŭlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio. 41 Kaj li iris tra Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.

1. Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu disĉiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro.
2. Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio.
3. Tiun Paŭlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; ĉar ĉiuj sciis, ke lia patro estas Greko.
4. Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem.
5. Tiel la eklezioj firmiĝis en la fido, kaj kreskis laŭnombre ĉiutage.
6. Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio;
7. kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili;
8. kaj pasinte preter Misia, ili malsupreniris al Troas.
9. Kaj vizio aperis al Paŭlo dum la nokto: viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante: Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu.
10. Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion.
11. Tial, ekŝipirinte de Troas, ni rekte veturis al Samotrake, kaj la sekvantan tagon al Neapolis;
12. kaj de tie al Filipi, kiu estas kolonio, ĉefurbo de la Makedonuja provinco; kaj en tiu urbo ni restis dum kelke da tagoj.

|style="padding-right: 10px; padding-left: 10px; border-left:none border-right:none"|

13. Kaj en la sabato ni eliris ekster la pordegon apud rivero, kie, ni supozis, estis kunvenejo por preĝado; kaj ni sidiĝis, kaj parolis al la virinoj kunvenintaj.
14. Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin aŭdis; ŝian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Paŭlo.
15. Kaj kiam ŝi estis baptita, kun sia familio, ŝi nin petegis, dirante: Se vi juĝas min fidela al la Sinjoro, venu, kaj loĝu en mia domo. Kaj ŝi devigis nin.
16. Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por preĝado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per aŭgurado alportadis al