Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/900

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alkonduku Paŭlon. 7 Kaj kiam li alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris ĉirkaŭe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne povis pruvi; 8 tiam Paŭlo responde pledis: Nek kontraŭ la leĝo de la Judoj, nek kontraŭ la templo, nek kontraŭ Cezaro mi iamaniere ofendis. 9 Sed Festo, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, respondis al Paŭlo, dirante: Ĉu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti juĝata antaŭ mi pri ĉi tiuj aferoj? 10 Sed Paŭlo diris: Mi staras antaŭ la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti juĝata; kontraŭ la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaŭ vi tre bone scias. 11 Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro. 12 Tiam Festo, kunparolinte kun la konsilantaro, respondis: Vi apelaciis al Cezaro; al Cezaro vi devos iri. 13 Kaj post paso de kelke da tagoj, la reĝo Agripo kaj Bernike venis al Cezarea kaj salutis Feston. 14 Kaj dum ili restis tie multajn tagojn, Festo montris al la reĝo la aferon de Paŭlo, dirante: Felikso lasis katenita unu viron, 15 pri kiu, kiam mi estis en Jerusalem, la ĉefpastro kaj pliaĝuloj de la Judoj sciigis min, postulante juĝon kontraŭ li. 16 Al ili mi respondis, ke ĉe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaŭ ol la akuzito havos la akuzantojn vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo. 17 Kiam do ili kunvenis ĉi tien, mi faris nenian prokraston, sed en la sekvanta tago mi sidiĝis sur la tribunala seĝo kaj ordonis alkonduki la viron. 18 La akuzantoj, stariĝinte, prezentis pri li nenian kulpigon tian, kian mi atendis, 19 sed havis kelkajn demandojn kontraŭ li pri sia propra religio, kaj pri unu Jesuo, kiu mortis, kaj pri kiu Paŭlo asertis, ke li vivas. 20 Kaj mi, en embaraso, kiel fari ekzamenon pri tio, demandis, ĉu li volas iri al Jerusalem kaj tie esti juĝata koncerne tiun aferon. 21 Sed kiam Paŭlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Moŝto, mi ordonis gardi lin, ĝis mi povos lin sendi al Cezaro. 22 Kaj Agripo diris al Festo: Volonte ankaŭ mi aŭskultus tiun viron. Morgaŭ, li diris, vi lin aŭskultos. 23 Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la aŭditorion kun la ĉefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj oni enkondukis Paŭlon. 24 Kaj Festo diris: Reĝo Agripo, kaj ĉiuj viroj, kiuj ĉeestas kun ni, vi vidas ĉi tiun, pri kiu la tuta amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaŭ ĉi tie, kriante, ke ne decas, ke li vivu plu. 25 Sed mi trovis, ke li ne faris ion meritantan morton; kaj ĉar li mem apelaciis al lia Imperiestra Moŝto, mi decidis sendi lin. 26 Sed pri li mi havas nenion precizan por skribi al mia sinjoro. Tial mi elkondukis lin antaŭ vin ĉiujn, kaj precipe antaŭ vin, reĝo Agripo, por ke post ekzameno mi havu ion por skribi. 27 Ĉar ŝajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraŭ li metitajn.

1 Kaj Agripo diris al Paŭlo: Estas permesate al vi paroli por vi mem. Tiam Paŭlo, etendinte sian manon, responde pledis: 2 Mi min trovas feliĉa, reĝo Agripo, ke mi respondos antaŭ vi hodiaŭ rilate ĉion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj; 3 precipe ĉar vi estas klera pri ĉiuj moroj kaj demandoj, kiuj ekzistas ĉe la Judoj; tial mi petegas vin aŭskulti min pacience. 4 Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, ĉiuj Judoj scias, 5 konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laŭ la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo. 6 Kaj nun mi staras ĉi tie juĝota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj, 7 al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho reĝo! 8 Kial oni ĉe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn? 9 Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraŭ la nomo de Jesuo, la Nazaretano. 10 Kaj tion mi ankaŭ faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi enŝlosis,