Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/907

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

skribite: Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaŭ Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantaĵojn, kvazaŭ ili ekzistus. 18 Li ekster espero kredis en espero, por ke li fariĝu patro de multe da popoloj, laŭ la diritaĵo: Tiel estos via idaro. 19 Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaŭ centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara; 20 tamen pri la promeso de Dio li ne ŝanceliĝis en nekredemo, sed fortiĝis per fido, donante la gloron al Dio, 21 kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaŭ fari. 22 Tial ĝi estis kalkulita al li kiel virto. 23 Kaj ne por li sola estis skribite, ke ĝi estis kalkulita al li; 24 sed ankaŭ por ni, al kiuj ĝi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron, 25 kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.

1 Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo, 2 per kiu ankaŭ ni ricevis enkondukon per fido en ĉi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni ĝoju pro espero de la gloro de Dio. 3 Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon; 4 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon; 5 kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni. 6 Ĉar kiam ni ankoraŭ estis senfortaj, tiam Kristo ĝustatempe mortis pro malpiuloj. 7 Ĉar apenaŭ pro justulo iu mortus; ĉar pro bonulo eble iu kuraĝus morti. 8 Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. 9 Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero. 10 Ĉar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo; 11 kaj krom tio ni fieras ankaŭ en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon. 12 Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj pekis; 13 ĉar ĝis la leĝo peko estis en la mondo, sed peko ne estas alkalkulata, kiam ne ekzistas leĝo. 14 Sed morto reĝis de post Adam ĝis Moseo, eĉ super tiuj, kiuj ne pekis simile al la transpaŝo de Adam, kiu estis la tipo de la venonto. 15 Sed ne kia la eraro, tia estas la donaco. Ĉar se per la eraro de unu mortis la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco de Dio kaj la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo. 16 Kaj la donaco ne estis laŭ la unu pekinta; ĉar la juĝo venis el unu ĝis kondamno, sed la donaco venis el multaj eraroj ĝis pravigo. 17 Ĉar se, per la eraro de la unu, morto reĝis per unu, des plimulte reĝos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de justeco. 18 Tial, kiel per unu eraro venis juĝo al ĉiuj homoj ĝis kondamno, tiel same per unu justaĵo venis la donaco al ĉiuj homoj ĝis la pravigo de vivo. 19 Ĉar kiel per la malobeo de unu la multaj fariĝis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj fariĝos justaj. 20 Kaj la leĝo eniris, por ke la eraro plimultiĝu; sed kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis, 21 por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

1 Kion do ni diru? Ĉu ni restu en peko, por ke graco abundu? 2 Nepre ne! Ĉu ni, kiuj mortis al peko, ankoraŭ vivus en ĝi? 3 Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto? 4 Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo. 5 Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo, 6 sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko; 7 ĉar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko. 8 Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li; 9 sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto