Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj buĉu ĝin ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango la altaron ĉirkaŭe. 3 Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj, 4 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu. 5 Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.

6 Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero al la Eternulo, ĉu ĝi estas virseksa, ĉu virinseksa, sendifektan li ĝin alportu. 7 Se ŝafidon li alportas kiel sian oferon, li alportu ĝin antaŭ la Eternulon; 8 kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero, kaj li buĉu ĝin antaŭ la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe. 9 Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo ĝian sebon, la tutan voston, detranĉitan ĉe la sakro, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj, 10 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu. 11 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; ĝi estas manĝaĵo, fajrofero al la Eternulo.

12 Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu ĝin antaŭ la Eternulon. 13 Kaj li metu sian manon sur ĝian kapon, kaj li buĉu ĝin antaŭ la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe. 14 Kaj li alportu el ĝi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj, 15 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu. 16 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; ĝi estas manĝaĵo, fajrofero, agrabla odoraĵo; la tuta sebo estu por la Eternulo. 17 Ĝi estu eterna leĝo por viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝlokoj; sebon kaj sangon neniam manĝu.

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al la Izraelidoj jene: Se iu pekos per eraro kontraŭ la ordonoj de la Eternulo, malpermesantaj fari diversajn aferojn, kaj li faros iun el ili; 3 se pastro sanktoleita pekos, ĵetante kulpon sur la popolon, tiam li alportu pro sia peko, kiun li pekis, bovidon sendifektan al la Eternulo, kiel oferon propekan. 4 Li venigu la bovidon al la pordo de la tabernaklo de kunveno antaŭ la Eternulon, kaj li metu sian manon sur la kapon de la bovido, kaj li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo. 5 Kaj la sanktoleita pastro prenu iom el la sango de la bovido kaj enportu ĝin en la tabernaklon de kunveno. 6 Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu per la sango sepfoje antaŭ la Eternulo, antaŭ la kurteno de la sanktejo. 7 Kaj la pastro metu iom el la sango sur la kornojn de la altaro de bonodora incenso antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon de la bovido li elverŝu ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 8 Kaj la tutan sebon de la propeka bovido li forlevu el ĝi, la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj, 9 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu, 10 tiel same, kiel estas forlevata pacofero el bovo; kaj la pastro bruligu tion sur la altaro de bruloferoj. 11 Kaj la felon de la bovido kaj ĝian tutan viandon kun ĝia kapo kaj kruroj kaj ĝiajn internaĵojn kaj malpuraĵon, 12 la tutan bovidon li elportu ekster la tendaron sur puran lokon, kien oni ŝutas la cindron, kaj li forbruligu tion sur ligno per fajro; sur la cindrejo tio estu forbruligata.

13 Kaj se la tuta komunumo de la Izraelidoj pekos per eraro kaj la afero estos kaŝita antaŭ la okuloj de la anaro, kaj ili faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj ili fariĝos kulpaj; 14 kaj ili sciiĝos pri la peko, kiun ili pekis: tiam la anaro alportu bovidon kiel propekan oferon kaj venigu ĝin antaŭ la tabernaklon de kunveno. 15 Kaj la plejaĝuloj