Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/917

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio. 12 Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio. 13 Pri kio ankaŭ ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa saĝeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj. 14 Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite. 15 Sed la spirita homo juĝas ĉion, kaj li mem estas juĝata de neniu. 16 Ĉar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.

1 Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo. 2 Mi nutris vin per lakto, ne per manĝaĵoj; ĉar vi ankoraŭ tion ne kapablis; kaj eĉ nun vi ne kapablas; 3 ĉar vi estas ankoraŭ karnaj; ĉar dum ekzistas inter vi ĵaluzo kaj malpaco, ĉu vi ne estas karnaj kaj iradas laŭ la maniero de homoj? 4 Ĉar kiam unu diras: Mi estas de Paŭlo; kaj alia: Mi estas de Apolos; ĉu vi ne estas homoj? 5 Kio do estas Apolos? kaj kio estas Paŭlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj ĉiu, kiel la Sinjoro al li donis. 6 Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis. 7 Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto. 8 Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed ĉiu ricevos sian propran rekompencon laŭ sia laboro. 9 Ĉar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotaĵo de Dio, la konstruotaĵo de Dio. 10 Laŭ la graco de Dio al mi donita, kiel saĝa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed ĉiu zorgu, kiel li surkonstruas. 11 Ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo. 12 Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, arĝenton, multekostajn ŝtonojn, lignon, fojnon, pajlon, 13 ĉies laboraĵo evidentiĝos; ĉar la tago ĝin montros, pro tio, ke ĝi estas malkaŝita en fajro; kaj la fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas. 14 Se restos ies laboraĵo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon. 15 Se ies laboraĵo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem saviĝos; tamen kiel tra fajro. 16 Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio? 17 Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; ĉar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio. 18 Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu. 19 Ĉar la saĝeco de ĉi tiu mondo estas malsaĝeco ĉe Dio. Ĉar estas skribite: Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; 20 kaj ankaŭ: La Eternulo scias la pensojn de saĝuloj, ke ili estas vantaj. 21 Tial neniu fanfaronu pri homoj. Ĉar ĉio apartenas al vi, 22 ĉu Paŭlo, aŭ Apolos, aŭ Kefas, aŭ la mondo, aŭ la vivo, aŭ la morto, aŭ estantaĵoj aŭ estontaĵoj: ĉio apartenas al vi, 23 kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio.

1 Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. 2 Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela. 3 Sed ĉe mi estas tre malgrava afero esti juĝata de vi, aŭ per homa juĝo: mi ja ne juĝas min mem. 4 Ĉar mi scias nenion kontraŭ mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu juĝas min, estas la Sinjoro. 5 Tial juĝu nenion antaŭ la tempo, ĝis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon. 6 Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitaĵojn; por ke neniu el vi bloveŝvelu por unu kontraŭ la alia. 7 Ĉar kiu vin diferencigas? kaj kion vi havas, kion vi ne ricevis? sed se vi ĝin ricevis, kial vi fanfaronas, kvazaŭ vi ĝin ne ricevus? 8 Jam vi estas plenigitaj, jam vi riĉiĝis, vi reĝis sen ni; kaj mi ja volus, ke vi efektive reĝu, por ke ni ankaŭ reĝu kun vi. 9 Ĉar ŝajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; ĉar ni fariĝis spektaklo al la mondo kaj al anĝeloj kaj al homoj. 10 Ni estas malsaĝuloj pro