Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/921

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

karnajn aferojn? 12 Se aliaj partoprenas ĉi tiun rajton super vi, ĉu ne ni ankoraŭ pli multe? Tamen ni ne uzis ĉi tiun rajton; sed ni eltenas ĉion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo. 13 Ĉu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, manĝas el la templaj manĝaĵoj, kaj tiuj, kiuj deĵoras ĉe la altaro, partoprenas kune kun la altaro? 14 Tiel same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio. 15 Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas ĉi tion, ne por ke tio estu farita ĉe mi; ĉar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fieraĵon. 16 Ĉar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; ĉar neceseco kuŝas sur mi; ĉar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion! 17 Ĉar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita. 18 Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio. 19 Ĉar estante libera de ĉiuj, mi min sklavigis sub ĉiujn, por ke mi gajnu des pli multajn. 20 Kaj al la Judoj mi fariĝis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la leĝo, kiel sub la leĝo, ne estante mem sub la leĝo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la leĝo; 21 al tiuj, kiuj estas sen leĝo, kiel sen leĝo, ne estante sen leĝo rilate Dion, sed sub leĝo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen leĝo. 22 Al la malfortuloj mi fariĝis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn. 23 Kaj mi faras ĉion pro la evangelio, por ke mi ĝin partoprenu. 24 Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu. 25 Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan. 26 Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron; 27 sed mi kontuzas mian korpon, kaj ĝin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.

1 Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis ĉiuj sub la nubo, kaj ĉiuj trairis la maron; 2 kaj ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro; 3 kaj ĉiuj manĝis la saman spiritan manĝaĵon; 4 kaj ĉiuj trinkis la saman spiritan trinkaĵon; ĉar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo. 5 Tamen la plejmulto el ili ne plaĉis al Dio; ili ja disĵetiĝis en la dezerto. 6 Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonaĵojn, kiel ili ankaŭ deziregis. 7 Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite: La popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi. 8 Kaj ni ne malĉastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil. 9 Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj. 10 Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto. 11 Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj. 12 Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu. 13 Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti. 14 Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado. 15 Mi parolas kiel al saĝuloj; vi juĝu tion, kion mi diras. 16 Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? 17 pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano. 18 Rigardu Izraelon laŭ la karno: ĉu ne estas tiuj, kiuj manĝas la oferojn, partoprenantoj en la altaro? 19 Kion do mi diras? ke idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io? 20 Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj. 21 Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj.