Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/923

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas. 31 Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus juĝitaj. 32 Sed kiam ni estas juĝataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo. 33 Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por manĝi, atendu unu la alian. 34 Se iu malsatas, li manĝu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku juĝon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.

1 Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj. 2 Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis. 3 Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito. 4 Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. 5 Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro. 6 Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj. 7 Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. 8 Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito; 9 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; 10 kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; 11 sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas. 12 Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo. 13 Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito. 14 Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj. 15 Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo ― ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. 16 Kaj se la orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo ― ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. 17 Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado? 18 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis. 19 Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo? 20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo. 21 Kaj la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas. 22 Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj; 23 kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion; 24 sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon, 25 por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian. 26 Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas. 27 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto. 28 Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn. 29 Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj? 30 ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas? 31 Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.

1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. 2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. 3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. 4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, 5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem,