Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/925

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

se al alia apudsidanta io malkaŝiĝos, la unua silentu. 31 Ĉar vi ĉiuj povas profeti unuope laŭvice, por ke ĉiuj lernu, kaj ĉiuj ricevu konsilon; 32 kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj; 33 ĉar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en ĉiuj eklezioj de la sanktuloj. 34 La virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la leĝo. 35 Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; ĉar estas honte por virino paroli en la eklezio. 36 Kio? ĉu el vi la vorto de Dio eliris? ĉu ĝi venis al vi solaj? 37 Se iu ŝajnas al si esti profeto aŭ laŭspirita, li sciiĝu pri tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro. 38 Sed se iu ne scias, li ne sciu. 39 Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per lingvoj. 40 Sed ĉio fariĝu konvene kaj laŭorde.

1 Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras, 2 per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane. 3 Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj; 4 kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj; 5 kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du; 6 poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis; 7 poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj apostoloj; 8 kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita. 9 Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio. 10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi. 11 Ĉu do mi, ĉu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis. 12 Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj? 13 Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis; 14 kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido. 15 Jes, kaj ni montriĝas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne releviĝas. 16 Ĉar se la mortintoj ne releviĝas, ankaŭ Kristo ne releviĝis; 17 kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj. 18 Tiuokaze ankaŭ pereis la ekdormintoj en Kristo. 19 Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj. 20 Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj. 21 Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj. 22 Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj. 23 Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno. 24 Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon. 25 Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn. 26 La lasta neniigota malamiko estas la morto. 27 Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li. 28 Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio. 29 Alie kion faros tiuj, kiuj baptiĝas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne releviĝas, kial do ili baptiĝas pro ili? 30 kial ni ankaŭ endanĝeriĝas ĉiun horon? 31 Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas ĉiutage. 32 Se laŭ homa maniero mi batalis kontraŭ bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne releviĝas, ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos. 33 Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn. 34 Malebriiĝu en justeco,