Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/928

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankaŭ per li estas la Amen, por la gloro al Dio per ni. 21 Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio, 22 kiu ankaŭ nin sigelis kaj donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito en niaj koroj. 23 Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por indulgi vin mi ankoraŭ ne venis al Korinto. 24 Ne kvazaŭ ni estrus super via fido, sed ni estas kunhelpantoj de via ĝojo; ĉar per via fido vi staras.

1 Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en malĝojo. 2 Ĉar se mi vin malĝojigas, kiu do min ĝojigas, krom tiu, kiu estas malĝojigata de mi? 3 Kaj mi skribis tion saman, por ke, veninte, mi ne havu malĝojon de tiuj, pri kiuj mi devus ĝoji, fidante pri vi ĉiuj, ke mia ĝojo estas la ĝojo de vi ĉiuj. 4 Ĉar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi kun multaj larmoj, ne por ke vi malĝoju, sed ke vi sciu la amon, kiun mi havas al vi abunde. 5 Sed se iu kaŭzis malĝojon, li kaŭzis malĝojon ne al mi, sed parte (por ne tro forte vin premi) al vi ĉiuj. 6 Sufiĉa al tia homo estas tiu puno, farita de la plimulto; 7 pro tio, kontraŭe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel forglutiĝu per sia troa malĝojo. 8 Tial mi petegas vin, ke vi konfirmu al li vian amon. 9 Ĝuste por tio mi ja skribis, ke mi vin provu, ĉu vi en ĉio estas obeemaj. 10 Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaŭ; ĉar kion mi ankaŭ pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaŭ Kristo, 11 por ke Satano ne gajnu profiton kontraŭ ni: ĉar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj. 12 Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermiĝis al mi pordo, 13 mi ne ricevis ripozon por mia spirito, ĉar mi ne trovis mian fraton Tito; sed mi adiaŭis ilin kaj foriris al Makedonujo. 14 Sed danko estu al Dio, kiu ĉiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras ĉie per ni la bonodoron de Sia koniĝo. 15 Ĉar ni estas al Dio dolĉa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj; 16 al ĉi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas taŭga por ĉi tio? 17 Ĉar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercaĵo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaŭ Dio ni parolas en Kristo.

1 Ĉu ni denove komencas nin mem rekomendi? aŭ ĉu ni bezonas, kiel iuj, leterojn rekomendajn al vi, aŭ de vi? 2 Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de ĉiuj; 3 ĉar vi montriĝis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur ŝtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro. 4 Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio; 5 ne kvazaŭ ni taŭgas ion fari per ni mem, sed nia taŭgeco estas el Dio, 6 kiu ankaŭ taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito; ĉar la litero mortigas, sed la spirito vivigas. 7 Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj enĉizita sur ŝtonoj, estiĝis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizaĝon de Moseo pro lia vizaĝa brileco, jam tamen malpliiĝanta, 8 kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro? 9 Ĉar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro. 10 Ĉar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en ĉi tiu rilato, pro la superabunda gloro. 11 Ĉar se tio, kio forpasas, havis gloron, ankoraŭ pli multe tio, kio restadas, estas en gloro. 12 Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo, 13 kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizaĝon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu ĝis finiĝo de tio, kio estis forpasanta; 14 sed iliaj animoj sensentiĝis; ĉar eĉ ĝis hodiaŭ, ĉe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo, 15 sed ĝis hodiaŭ, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kuŝas sur ilia koro. 16 Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata. 17 La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco. 18 Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron