Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/931

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

via zorgemo por ni elmontriĝu al vi mem antaŭ Dio. 13 Tial ni konsoliĝis; kaj en nia konsolo ni ĝojis des pli multege pro la ĝojo de Tito, ĉar lia animo estas refreŝigita de vi ĉiuj. 14 Ĉar se en io mi fanfaronis al li pro vi, mi ne hontis; sed kiel ni ĉion parolis vereme al vi, tiel same ankaŭ nia fanfaronado, kiun mi faris antaŭ Tito, montriĝis vera. 15 Kaj lia interna amo pli abundas al vi, dum li memoras la obeadon de vi ĉiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin akceptis. 16 Mi ĝojas, ke en ĉio mi povas fidi al vi.

1 Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj; 2 nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia ĝojo kaj ilia profunda malriĉeco abundis al la riĉo de ilia malavareco. 3 Ĉar mi konstatas, ke laŭ sia povo ― jes, kaj super sia povo ― ili donis memvole, 4 petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj; 5 kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dediĉis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio. 6 Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antaŭe komencis, tiel same li perfektigu en vi ĉi tiun pluan gracon. 7 Sed kiel al vi ĉio abundas: fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaŭ ĉi tiu graco. 8 Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaŭ. 9 Ĉar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj. 10 Kaj en tio mi donas mian opinion; ĉar ĉi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaŭ unu jaro, ne nur fari, sed ankaŭ voli. 11 Sed nun kompletigu la faradon ankaŭ; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaŭ estu la plenumo el via havo. 12 Ĉar kie ekzistas la volonteco, ĝi estos akceptita laŭ la havo, ne laŭ la nehavo. 13 Ĉar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj, 14 sed laŭ egaleco: via abundo nuntempe fariĝu por ilia manko, por ke ilia abundo fariĝu por via manko, por ke estu egaleco; 15 kiel estas skribite: Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon. 16 Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi. 17 Ĉar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole. 18 Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies laŭdo en la evangelio disvastiĝas tra ĉiuj eklezioj; 19 kaj krom tio, li ankaŭ estis elektita de la eklezioj, por vojaĝadi kune kun ni rilate al ĉi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon, 20 evitante tion, ke iu riproĉus nin rilate al ĉi tiu monhelpo, kiun ni administras; 21 ĉar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaŭ la Sinjoro, sed ankaŭ antaŭ homoj. 22 Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li havas al vi. 23 Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo. 24 Vi do elmontru al ili antaŭ la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

1 Ĉar pri la servado al la sanktuloj estas por mi superflue skribi al vi; 2 ĉar mi scias vian volontecon, pri kiu mi fanfaronas pro vi al la Makedonoj, ke la Aĥaja lando jam antaŭ unu jaro pretiĝis; kaj via fervoro instigis la plimulton el ili. 3 Sed mi sendis la fratojn, por ke nia fanfaronado pro vi ne fariĝu vanta rilate al ĉi tio, sed, kiel mi diris, por ke vi estu pretaj, 4 por ke, se venus kune kun mi iuj el Makedonujo kaj trovus vin ne pretaj, ni (por ne diri, vi) ne hontu pro ĉi tiu fido. 5 Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antaŭe iru al vi, kaj antaŭe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita. 6 Sed jen: Tiu, kiu semas ŝpare, ankaŭ rikoltos ŝpare; kaj tiu, kiu semas malavare, ankaŭ rikoltos malavare. 7 Ĉiu faru laŭ tio, kion li intencas en la koro, ne domaĝante, nek pro neceseco; ĉar Dio amas donacanton ĝojan. 8 Kaj Dio povas abundigi ĉe vi ĉian gracon, por