Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/947

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto; 6 pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo; 7 en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili. 8 Sed nun formetu ankaŭ la jenajn: koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo; 9 ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj, 10 kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis; 11 kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio. 12 Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; 13 reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru; 14 kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco. 15 Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj. 16 La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio. 17 Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li. 18 Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro. 19 Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili. 20 Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro. 21 Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu. 22 Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron; 23 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj, 24 sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo. 25 Sed ĉiu maljuste faranta ricevos returne laŭ sia maljustaĵo, kaj ne ekzistas personfavorado.

1 Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justaĵon kaj egalaĵon, sciante, ke vi ankaŭ havas Sinjoron en la ĉielo. 2 En preĝado persistu, viglante en ĝi kun danko; 3 preĝante samtempe ankaŭ pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaŭ enkatenita; 4 por ke mi klarigu ĝin, kiel mi devus paroli. 5 Iradu en saĝeco rilate al la eksteruloj, elaĉetante la tempon. 6 Via parolo estu ĉiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al ĉiu. 7 Pri ĉiuj miaj aferoj sciigos vin Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro, 8 kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn, 9 kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri ĉiuj ĉi tieaj aferoj. 10 Salutas vin Aristarĥo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn: se li venos al vi, akceptu lin), 11 kaj Jesu, nomata Justo, kiuj estas el la cirkumcido; tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio, kiuj estis al mi konsolilo. 12 Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, ĉiam klopodeganta pro vi en siaj preĝoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio. 13 Ĉar mi atestas pri li, ke li havas multan fervoron pro vi, kaj pro tiuj, kiuj estas en Laodikea, kaj en Hierapolis. 14 Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas. 15 Salutu la fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo. 16 Kaj kiam la epistolo estos legita ĉe vi, faru, ke ĝi estu legata ankaŭ en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaŭ legu la epistolon el Laodikea. 17 Kaj diru al Arĥipo: Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu ĝin. 18 La saluto per la propra mano de mi, Paŭlo. Memoru miajn katenojn. Graco estu kun vi.