Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/97

El Vikifontaro
Estis problemo provlegante ĉi tiun paĝon

vi. 5 Kaj ili alportis tion, kion ordonis Moseo, antaŭ la pordon de la tabernaklo de kunveno; kaj la tuta komunumo alproksimiĝis kaj stariĝis antaŭ la Eternulo. 6 Kaj Moseo diris: Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis; faru, kaj tiam aperos antaŭ vi la majesto de la Eternulo. 7 Kaj Moseo diris al Aaron: Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la Eternulo. 8 Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj buĉis la bovidon, kiu estis lia propeka ofero. 9 Kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango kaj ŝmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li elverŝis ĉe la bazo de la altaro. 10 Sed la sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato de la pekofero li bruligis sur la altaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 11 Kaj la karnon kaj la felon li forbruligis per fajro ekster la tendaro. 12 Kaj li buĉis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per ĝi la altaron ĉirkaŭe. 13 Kaj la bruloferon ili alportis al li dispecigitan kaj la kapon, kaj li bruligis tion sur la altaro. 14 Kaj li lavis la internaĵojn kaj la krurojn kaj bruligis tion kun la brulofero sur la altaro. 15 Kaj li alportis la oferon de la popolo, kaj li prenis la propekan kapron de la popolo, kaj buĉis ĝin kaj faris el ĝi pekoferon kiel el la antaŭa. 16 Kaj li alportis la bruloferon kaj agis kun ĝi laŭ la reguloj. 17 Kaj li alportis la farunoferon kaj prenis el ĝi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la matena brulofero. 18 Kaj li buĉis la bovon kaj la ŝafon kiel pacoferon de la popolo, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per ĝi la altaron ĉirkaŭe; 19 kaj la sebojn de la bovo, kaj el la ŝafo la voston kaj la kovrantan sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato. 20 Kaj ili metis la sebojn sur la brustaĵojn, kaj li ekbruligis la sebojn sur la altaro. 21 Kaj la brustaĵojn kaj la dekstran femuron Aaron skuis kiel skuoferon antaŭ la Eternulo, kiel Moseo ordonis. 22 Kaj Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis ĝin; kaj li malsupreniris, plenuminte la pekoferon kaj la bruloferon kaj la pacoferon. 23 Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montriĝis la majesto de la Eternulo al la tuta popolo. 24 Kaj eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili ĝoje ekkriis kaj falis vizaĝaltere.

1 Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis ĉiu sian incensujon kaj metis en ĝin fajron kaj metis sur ĝin incenson kaj alportis antaŭ la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili. 2 Tiam eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaŭ la Eternulo. 3 Kaj Moseo diris al Aaron: Jen pri ĉi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris: Per Miaj proksimuloj Mi sanktiĝos kaj antaŭ la tuta popolo Mi majestiĝos. Kaj Aaron silentis. 4 Kaj Moseo alvokis Miŝaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili: Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron. 5 Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj ĥitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo. 6 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar: Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne disŝiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis. 7 Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu; ĉar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laŭ la vortoj de Moseo.

8 Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante: 9 Vinon kaj ebriigaĵon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna leĝo en viaj generacioj. 10 Por ke vi diferencigu inter sanktaĵo kaj ordinaraĵo kaj inter malpuraĵo kaj puraĵo; 11 kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj ĉiujn leĝojn, kiujn eldiris al ili la Eternulo per Moseo.