Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/980

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vin, ke vi ne perdu viajn elfaritaĵojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon.

9 Ĉiu, kiu iras antaŭen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon.

10 Se iu al vi venas kaj ne kunportas ĉi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton;

11 ĉar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.

12 Havante multon por skribi al vi, mi ne volis skribi per papero kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizaĝon kontraŭ vizaĝo, por ke via ĝojo estu plena.

13 Salutas vin la infanoj de via fratino, la elektita.


LA TRIA EPISTOLO ĜENERALA DE
JOHANO


1 LA presbitero al Gajo, la amata, kiun mi amas en la vero.

2 Amato, mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.

3 Ĉar mi treege ĝojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero.

4 Pli grandan ĝojon mi ne havas, ol aŭdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.

5 Amato, vi faras fidele rilate al ĉiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj,

6 kiuj atestis vian amon antaŭ la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antaŭenigante dece je Dio,

7 ĉar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj.

8 Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.

9 Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas.

10 Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraŭ ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas.

11 Amato, imitu ne la malbonon, sed la bonon. Bonfaranto estas el Dio; malbonfaranto ne vidis Dion.

12 Pri Demetrio estas atestite de ĉiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera.

13 Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi per inko kaj kano;

14 sed mi esperas vidi vin baldaŭ, kaj ni parolos vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Paco al vi. Salutas vin la amikoj. Salutu laŭ nomo la amikojn.


LA EPISTOLO ĜENERALA DE
JUDAS


1 Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo: 2 Kompato al vi kaj paco kaj amo pligrandiĝu. 3 Amataj, kiam mi faris ĉian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi deviĝis skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj. 4 Ĉar enŝteliĝis iuj homoj, jam antaŭ longe destinitaj por ĉi tiu kondamno, malpiuloj, ŝanĝante la gracon de nia Dio en diboĉecon, kaj