Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/990

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

virguloj. Ili estas la sekvantoj de la Ŝafido, kien ajn li iras. Ili estas elaĉetitaj el inter la homoj, la unuaaĵo al Dio kaj al la Ŝafido.

5 Kaj en ilia buŝo ne troviĝis mensogo; ili estas senkulpaj.

6 Kaj mi vidis alian anĝelon, flugantan en meza ĉielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la loĝantojn de la tero kaj ĉiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon,

7 kaj dirantan per granda voĉo: Timu Dion, kaj donu al Li gloron, ĉar venis la horo de Lia juĝo; kaj adorkliniĝu al la Kreinto de la ĉielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

8 Kaj alia anĝelo, dua, sekvis, dirante: Falis, falis Babel la granda, kiu trinkigis ĉiujn naciojn el la vino de la kolero de ŝia malĉastaĵo.

9 Kaj alia anĝelo, tria, sekvis ilin, dirante per granda voĉo: Se iu adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ricevas markon sur sia frunto aŭ sur sia mano,

10 tiu ankaŭ trinkos el la vino de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la pokalo de Lia kolero, kaj li turmentiĝos en fajro kaj sulfuro antaŭ la sanktaj anĝeloj kaj antaŭ la Ŝafido;

11 kaj la fumo de ilia turmento leviĝas por ĉiam kaj eterne; kaj ne havas paŭzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ĉiu, kiu ricevas la markon de ĝia nomo.

12 Ĉi tie estas la pacienco de la sanktuloj, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj la fidon de Jesuo.

13 Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan: Skribu: Feliĉaj estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; ĉar iliaj faroj sekvas kun ili.

14 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka nubo, kaj sur la nubo sidanto, simila al la Filo de homo, havanta sur sia kapo oran kronon, kaj en sia mano akran rikoltilon.

15 Kaj alia anĝelo eliris el la templo, kriante per granda voĉo al la sidanta sur la nubo: Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; ĉar venis la horo por rikolti, ĉar la rikolto de la tero tromaturiĝis.

16 Kaj la sidanta sur la nubo ĵetis sian rikoltilon sur la teron; kaj la tero rikoltiĝis.

17 Kaj alia anĝelo eliris el la enĉiela templo, ankaŭ havante akran rikoltilon.

18 Kaj alia anĝelo eliris el la altaro, havante aŭtoritaton super la fajro; kaj li kriis per granda voĉo al la portanto de la akra rikoltilo, dirante: Sendu vian akran rikoltilon, kaj detranĉu la vinberarojn de la vinberarbo de la tero; ĉar tute maturiĝis ĝiaj vinberoj.

19 Kaj la anĝelo ĵetis sian rikoltilon en la teron kaj detranĉis la vinberarbon de la tero kaj ĵetis ĝin en la grandan vinpremilon de la kolero de Dio.

20 Kaj la vinpremilo estis tretita ekster la urbo, kaj eliris sango el la vinpremilo, ĝis la bridoj de la ĉevaloj, en la spaco de mil sescent stadioj.

1 Kaj mi vidis alian signon en la ĉielo, grandan kaj mirindan: sep anĝelojn havantajn sep plagojn, la finajn, ĉar en ili finiĝis la kolero de Dio.

2 Kaj mi vidis kvazaŭ vitran maron, miksitan kun fajro; kaj tiujn, kiuj venkis la beston kaj ĝian bildon kaj la numeron de ĝia nomo; kaj ili staris sur la vitra maro, havante harpojn de Dio.

3 Kaj ili kantis la kanton de Moseo, la servanto de Dio, kaj la kanton de la Ŝafido, dirante: Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj.

4 Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? ĉar Vi sola estas sankta; ĉar ĉiuj nacioj venos kaj adorkliniĝos al Vi; ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis.

5 Kaj post tio mi rigardis, kaj malfermiĝis la templo de la tabernaklo de la atesto en la ĉielo;

6 kaj elvenis el la templo la sep anĝeloj, havante la sep plagojn, vestite per linaĵo pura kaj luma, kaj zonite ĉirkaŭ la brusto per ora zono.

7 Kaj unu el la kvar kreitaĵoj donis al la sep anĝeloj sep orajn pelvojn, plenajn de la kolero de Dio, la vivanta por ĉiam kaj eterne.

8 Kaj la templo pleniĝis de fumo el la gloro de Dio kaj el Lia potenco; kaj neniu povis eniri en la templon, ĝis finiĝos la sep plagoj de la sep anĝeloj.

1 Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la templo, dirantan al la sep anĝeloj: Iru, kaj elverŝu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio.

2 Kaj la unua foriris, kaj elverŝis sian pelvon sur la teron; kaj fariĝis malbona kaj dolora ulcero sur la