Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/992

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

falis, la unu estas, la alia ankoraŭ ne venis; kaj kiam li venos, li devos resti kelkan tempon.

11 Kaj la besto, kiu ekzistis kaj ne ekzistas, estas ankaŭ oka, kaj estas el la sep; kaj ĝi iras en pereon.

12 Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, estas dek reĝoj, kiuj ankoraŭ ne ricevis regnon; sed ili ricevas aŭtoritaton kiel reĝoj, kun la besto, por unu horo.

13 Tiuj havas unu intencon, kaj ili donas sian potencon kaj aŭtoritaton al la besto.

14 Tiuj militos kontraŭ la Ŝafido, kaj la Ŝafido venkos ilin, ĉar li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Reĝo de reĝoj; kaj venkos tiuj, kiuj estas kun li, vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj.

15 Kaj li diris al mi: La akvoj, kiujn vi vidis, kie sidas la malĉastistino, estas popoloj kaj homamasoj kaj nacioj kaj lingvoj.

16 Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, kaj la besto, malamos la malĉastistinon, kaj faros ŝin izolita kaj nuda, kaj manĝos ŝian karnon, kaj forbruligos ŝin per fajro.

17 Ĉar Dio enmetis en ilian koron efektivigi Lian intencon, kaj efektivigi unu intencon, kaj doni sian regnon al la besto, ĝis la vortoj de Dio plenumiĝos.

18 Kaj la virino, kiun vi vidis, estas la granda urbo, kiu havas reĝecon super la reĝoj de la tero.

1 POST tio mi vidis alian anĝelon, malsuprenirantan el la ĉielo, havantan grandan aŭtoritaton; kaj la tero lumiĝis per lia gloro.

2 Kaj li forte kriis per granda voĉo, dirante: Falis, falis Babel la granda, kaj fariĝis loĝejo de demonoj, kaj malliberejo de ĉia malpura spirito, kaj malliberejo de ĉia malpura kaj malaminda birdo.

3 Ĉar per la vino de la kolero de ŝia malĉasteco falis ĉiuj nacioj; kaj la reĝoj de la tero malĉastis kun ŝi, kaj la komercistoj de la tero riĉiĝis per la potenco de ŝia lukso.

4 Kaj mi aŭdis alian voĉon el la ĉielo, dirantan: Elvenu el ŝi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en ŝiaj pekoj, kaj por ke vi ne ricevu el ŝiaj plagoj;

5 ĉar ŝiaj pekoj amasiĝis ĝis la ĉielo, kaj Dio memoris ŝiajn maljustaĵojn.

6 Redonu al ŝi, ĝuste kiel ŝi donis, kaj duobligu duoble laŭ ŝiaj faroj; en la pokalo, kiun ŝi miksis, miksu al ŝi duoblon.

7 Kiom ŝi gloris sin kaj voluptis, tiom donu al ŝi da turmento kaj funebro; ĉar ŝi diras en sia koro: Mi sidas reĝino, kaj mi ne estas vidvino, kaj mi tute ne vidos funebron.

8 Tial en unu tago venos ŝiaj plagoj, morto kaj funebro kaj malsatego; kaj ŝi forbrulos per fajro; ĉar forta estas Dio, la Sinjoro, kiu ŝin juĝas.

9 Kaj la reĝoj de la tero, kiuj malĉastis kun ŝi kaj voluptis, ploros kaj ĝemos pri ŝi, kiam ili rigardos la fumon de ŝia brulado,

10 starante malproksime pro timo de ŝia turmento, dirante: Ve! ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo! ĉar en unu horo venis via juĝo.

11 Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri ŝi, ĉar jam neniu aĉetas ilian komercaĵon;

12 komercaĵon el oro kaj arĝento kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj ĉia parfuma ligno kaj ĉia vazo ebura kaj ĉia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro,

13 kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj ŝmiraĵo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj ŝafoj, kaj el ĉevaloj kaj ĉaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.

14 Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj ĉio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.

15 La negocintoj de tiuj komercaĵoj, kiuj riĉiĝis per ŝi, malproksime staros pro la timo de ŝia turmento, plorante kaj lamentante,

16 kaj dirante: Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj!

17 ĉar en unu horo pereis tiom da riĉeco. Kaj ĉiu ŝipestro, kaj ĉiu ien ŝipe veturanta, kaj maristoj, kaj ĉiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime,

18 kaj kriis, vidante la fumon de ŝia brulego, dirante: Kio similas la grandan urbon?

19 Kaj ili ĵetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante: Ve! ve, la granda urbo! en kiu riĉiĝis ĉiuj, kiuj havis siajn ŝipojn sur la maro per ŝia luksego! ĉar en unu horo ŝi dezertiĝis.

20 Ĝojegu super ŝi, ho ĉielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; ĉar Dio decidis pri ŝi laŭ via juĝo.

21 Kaj forta anĝelo prenis ŝtonon, kvazaŭ grandan muelŝtonon, kaj