Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/994

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

post tio li devos esti malligita por kelka tempo. 4 Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj juĝo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorkliniĝis al la besto, nek al ĝia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili reĝis kun Kristo mil jarojn. 5 La ceteraj mortintoj ne vivis, ĝis finiĝos la mil jaroj. Tio estas la unua releviĝo. 6 Feliĉa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua releviĝo; super tiuj la dua morto havas nenian aŭtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj reĝos kun li mil jarojn. 7 Kaj kiam finiĝos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo, 8 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro. 9 Kaj ili supreniris laŭlarĝe de la tero kaj ĉirkaŭis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la ĉielo, kaj ekstermis ilin. 10 Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis ĵetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie troviĝas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por ĉiam kaj eterne. 11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur ĝi, antaŭ kies vizaĝo forflugis la tero kaj la ĉielo; kaj ne troviĝis loko por ili. 12 Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaŭ la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis juĝataj el la skribitaĵoj en la libroj, laŭ siaj faroj. 13 Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en ĝi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj. 14 Kaj la morto kaj Hades estis ĵetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto ― la fajra lago. 15 Kaj se iu ne troviĝis skribita en la libro de vivo, tiu estis ĵetita en la fajran lagon.

1 Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis. 2 Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo. 3 Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio; 4 kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis. 5 Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj. 6 Kaj Li diris al mi: Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo. 7 La venkanto heredos ĉion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo. 8 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto. 9 Kaj venis unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la fianĉinon, la edzinon de la Ŝafido. 10 Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, 11 havantan la gloron de Dio; ĝia lumo estis simila al ŝtono plej altvalora, kvazaŭ jaspiso kristaleca; 12 kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du anĝeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj; 13 oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj. 14 Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la Ŝafido. 15 Kaj mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj ĝiajn pordegojn kaj ĝian muron. 16 Kaj la urbo staras kvadrate, kaj ĝia longo estas tiom, kiom la larĝo;