ripetas tial tion, kio estis jam dirita en la «Aldono al la Dua Libro»: anstataŭ la signeto superlitera oni povas kuraĝe uzadi la literon h kaj anstataŭ ŭ — simplan u.
Sinjoro F.-V. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la
signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ h — apostrofon
returnitan post la litero; ekzemple «ac‘eti» anstataŭ «aĉeti» aŭ
«acheti». De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi
tiun ĉi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata
verko la signifon de tiu ĉi returnita apostrofo.
Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion (h anstataŭ
signeto superlitera). La fina leĝo por nia ortografio estos:
«por unu sono unu litero»; kaj kiam ni nur povos, ni ĉiam uzados ĉ
anstataŭ ch (povas nur esti, ke iom poste, por pli oportunigi la
skribadon, ni donos al tiu ĉi litero pli simplan formon). La skribado
de unu sono per du literoj estas tute ne logika kaj neniam
povus esti aprobata; sed ni ĝin uzas nur kiel necesan unuatempan
rimedon por doni al ĉiuj presejoj kaj al la telegrafo la eblon labori
jam nun en nia lingvo. Sed kiam iom post iom la plej granda parto
de la presejoj kaj telegrafejoj proviziĝos je nia alfabeto, tiam la
uzado de superflua h estos absolute ĉesigita. Ne la ĉ estas transira
ŝtupo al ch, sed en la ch ni proponis transiran ŝtupon al ĉ, kiam ni
vidis, ke la absoluta enkonduko de ĉ estas ankoraŭ teĥnike ne
oportuna. Tute vere vi diras, ke la presejoj kaj telegrafoj devas
sin konformigi al la lingvo, kiun ili uzas, kaj ne la lingvo al ili;
sed nia lingvo estas ankoraŭ juna kaj nepotenca kaj devas sin
fleksi, se ĝi ne volas perei. Ne estas ankoraŭ tempo diri fiere al
ĉiuj presistoj: «Se vi ne volas vin konformigi al ni, ni vin ne
bezonas»! La unuatempa permeso presi per h estas necesa rimedo