Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en nia nuna konstanta akcento ne trovos eĉ la plej malgrandan maloportunaĵon, se vi eĉ serĉos tutan vivon! Kial do, oni povas demandi, propono tiel senfundamenta povis plaĉi al kelkaj el niaj amikoj? La respondo estas tre simpla : la propono tuŝis kordon konatan de ni ĉiuj sed de ni mem ĝis hodiaŭ ne rimarkitan; kaj se homo ekaŭdas ion konatan, li ofte kontraŭvole, sen konscio kaj sen analizo, ekkrias: « Jes, jes, bone! ».

Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj ŝajne parolas por la propono. La konato de sinjoro R. ne volis lerni nian lingvon, ĉar kutiminte je la elparolado de la latina « proximus », « animus », li ne povis akcepti la vortojn « proksima », « animo ». Sed ne malfacile estas vidi la tutan sensignifecon de tiu ĉi motivo. ĉu la latina vorto « maximus » estas motivo kontraŭ la franca vorto « maxime »? Ĉu la simpla fakto, ke ia vorto havas ian difinitan formon en unu lingvo, prezentas ian eĉ plej malgrandan kaŭzon, por ke tiu ĉi vorto en alia lingvo ne havu alian formon? Se hodiaŭ iu postulas, ke anstataŭ « facila », ni diru « facila », li morgaŭ kun tia sama rajto postulos, ke anstataŭ « facila » ni diru « facilis », ĉar la formo « facila » al lia orelo estas fremda! Kaj kun tia sama rajto oni postmorgaŭ postulos, ke ni al ĉiuj vortoj en nia lingvo donu tiujn formojn, kiujn oni trovas en la lingvo ekzemple latina, t. e. ke ni tute detruu la lingvon internacian kaj anstataŭigu ĝin per ia alia jam ekzistanta lingvo, ĉar… (nenia alia kaŭzo)… la formoj de tiu aŭ alia lingvo al sinjoro X. aŭ Y. estas konataj kaj la formoj de nia lingvo al li ne estas ankoraŭ konataj! Ĉiu lingvo havas siajn leĝojn, kaj se la leĝoj per si mem estas bonaj, estus ridinde deziri ilin ŝanĝi nur tial, ke alia lingvo havas aliajn leĝojn. Ĉu ni povas diri, ke la germana vorto « Geographie » estas malbona kaj tranĉas la orelon, ĉar la Rusoj elparolas tiun ĉi saman vorton « geografia »? Al la konato de sinjoro R. la vorto « proksima » en la unua momento malplaĉis, ĉar li alvenis al tiu ĉi sama vorto de nia lingvo kun kutimoj latinaj; ĉio dependas de la kutimo, kaj