Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri la pronomo por bestoj Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nur la senseksan pronomon «ĝi», — ne sole kiam (en la plimulto da okazoj) la sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed eĉ en tiaj okazoj, kiam ni parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas nepre postuli, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton «li» aŭ «ŝi»; sed en ĉiuj ordinaraj okazoj mi konsilus uzi la pronomojn «li» kaj «ŝi» nur por homoj.

Respondo 35, La Revuo, 1908, Majo

Pri pronomo por «homo» Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon «ĝi» (kiel ni faras ekzemple kun la vorto «infano»), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto «ĝi» (uzata speciale por «bestoj» aŭ «senvivaĵoj») enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de «homo» ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por «homo» la pronomon «li». Nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas; ĉar, se ni ĉiam farus diferencon inter «homo» kaj «homino», tiam ni devus